Moller Skycar estas evoluiga plano de VTOL- (el la angla vertical take-off and landing) veturilo: "fluganta aŭtomobilo" – nomata "volantor" de la evoluiginto Paul Moller, kiu laboras jam de 40 jaroj pri VTOL-veturiloj. La unua ŝveb-flugo kun la dusideja antaŭulo, la M200, okazis en 2003.

Moller Skycar M400

La nuntempe evoluigita kvarsideja tipo, la M400, kiu tutaŭtomate flugas en la programitan celon.

La veturilon pelos -laŭ la nunaj planoj - 8 Vankel-motoroj, la atingebla rapido en aero estos maks. 560 km/h (sub 3000 m, oni rajtas flugi ne pli rapide ol 450 km/h). Oni kalkulas benzinkonsumon de 10-14 l/100km.

Oni kritikas la benzinkonsumon kaj la bruon de la veturilo kaj rigardas ĝin kiel certan financan ruinon.

vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti