Slaven Bilić (prononco [slâʋɛn bǐːlit͡ɕ]) estas kroata eksfutbalisto kaj trejnisto. Li naskiĝis la  11-an de septembro 1968(nun 1968-09-11) en Split, Dalmatio, tiutempa SFR Jugoslavio, do nun estas 55-jara. Inter la jaroj 1988 kaj 2001, la sportisto estis profesia futbalisto ĉe pluraj kluboj - komence kaj fine ĉe sia "hejma" klubo Hajduk Split, sed intertempe ankaŭ ĉe iuj pliaj kluboj de Kroatio, Germanio kaj Anglio.

Slaven Bilić
Persona informo
Naskiĝo 11-an de septembro 1968 (1968-09-11) (55-jaraĝa)
en Split
Lingvoj kroata
Ŝtataneco Kroatio
Alma mater Universitato de Split
Okupo
Okupo futbalisto • futbala trejnisto • muzikisto
vdr

En 2001 kaj 2002, li estis trejnisto de sia klubo Hajduk Split, de 2004 ĝis 2006 trejnis la nacian futbalan teamon de sub-21-jaruloj, de 2006 ĝis 2012 la viran kroatan nacian teamon de futbalo, kaj ekde 2012 estas trejnisto de la klubo Lokomotivo Moskvo. En sia funkcio de nacia trejnisto, li ankaŭ gvidis respektive gvidas la nacian teamon en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2008 kaj aktuale en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012.