Slovakaj eŭro-moneroj

Slovakio ekde la 1-a de majo 2004 estas ŝtatomembro de la Eŭropa Unio, sed tio ne aŭtomate signifis transprenon de la komuna valuto. Al la Eŭropa Valutoŝanĝa Mekanismo II Slovakio aliĝis la 25-an de novembro 2005, kaj nur ekde la 1-a de januaro 2009 eŭro anstataŭigis la ĝistiaman nacian valuton, la slovaka krono.

La eŭro (EUR aŭ €) estas la komuna monunuo por 20 el la 27 landoj de la Eŭropa Unio, inkluzive de Slovakio, kaj de 4 nemembraj ŝtatetoj ene de la Eŭropa Unio. La moneroj kaj monbiletoj ekuziĝis je la 1-a de januaro 2002, sed la presa (stampa) jaro foje montras sin tiel frue kiel 1999, kiam la monunuo oficiale ekestis kaj oni ekproduktis la monerojn. La slovakajn eŭro-monerojn produktigas la slovaka nacia banko.

Ĉiuj moneroj havas flankon komunan, kiu montras la valuton de la monero, kaj ĉiu lando, kiu partoprenas la eŭron, havas proprajn desegnaĵojn sur la alia flanko de la moneroj. Ĉi tiuj varias, ekde ĉiam sama desegnaĵo (ekzemple Estonio kaj Irlando) aŭ simpla montro de la monarĥo (ekzemple Belgio kaj Nederlando) ĝis tute malsama desegnaĵo ĉe ĉiu monero (ekzemple Grekio kaj Italio). Tamen, ĉiuj moneroj iel montras 12 stelojn ankaŭ sur tiu flanko.

Bildoj de la naciaj flankoj de la slovakaj eŭro-moneroj

Eŭro-moneroj
Eŭrozono
  Aŭstrio
  Belgio
  Estonio
  Finnlando
  Francio
  Germanio
  Grekio
  Hispanio
  Irlando
  Italio
  Kipro
  Kroatio
  Latvio (ekde januaro 2014)
  Litovio (ekde januaro 2015)
  Luksemburgo
  Malto
  Nederlando
  Portugalio
  Slovakio
  Slovenio
Landoj ekster EU kun propraj eŭro-moneroj
  Andoro (moneroj ekde 2014)
  Monako
  San-Marino
  Vatikanurbo
Ontaj membroj de la Eŭrozono
  Bulgario
  Ĉeĥio
  Hungario
  Pollando
  Rumanio

Pri la dezajno de la slovakaj eŭro-moneroj decidis publika konkurso. La rezulto estis jena:

  • Sur la moneroj de 1-, 2- kaj 5 eŭro-cendoj videblas la monto Kriváň en la montaro Altaj Tatroj, laŭ desegnaĵo de Drahomír Zobek.
  • La dezajnon de la moneroj 10, 20 kaj 50 eŭro-cendoj, kiuj montras la fortikaĵon de Bratislavo, projektis Ján Černaj kaj Pavel Károly.
  • La moneroj de 1 kaj 2 eŭroj montras la blazonon de Slovakio, laŭ desegnaĵo de Ivan Řehák.
Naciaj flankoj
0,01 € 0,02 € 0,05 €
la monto Kriváň en la montaro Altaj Tatroj
0,10 € 0,20 € 0,50 €
la fortikaĵo de Bratislavo
1,00 € 2,00 € 2 € ĉirkaŭo
"SLOVENSKÁ REPUBLIKA" (slovaka republiko), stelo, tilia folio, stelo
la blazono de Slovakio
 

Vidu ankaŭ

Aliaj projektoj

Eksteraj ligiloj

Referencoj

  1. Ankaŭ legeblas en la aliaj oficialaj lingvoj de la Eŭropa Unio.