Småland, en Esperanto Smolando, estas historia provinco (svede landskap) de Svedio. Ĝi troviĝas en la landoparto (svede landsdel) aŭ ĉefregiono Götaland. La provinco havas 709 000 loĝantojn kaj areon de 29 330 km².

Småland
Historia provinco
Blazono
Historiaj provincoj de Svedio [+]

LandoSvedio

- koordinatoj57° 6′ 4″ N, 14° 53′ 53″ O (mapo)57.10114.898Koordinatoj: 57° 6′ 4″ N, 14° 53′ 53″ O (mapo)
Plej alta punktoTomtabacken [+]
Areo29 330 km² (2 933 000 ha) [+]

Loĝantaro776 277 [+] (31-a de decembro 2020)
Denseco26,47 loĝ./km² [+] [+]
HorzonoUTC+01:00, UTC+02:00 [+]

Småland (Tero)
Småland (Tero)

Småland (Svedio)
Småland (Svedio)
DEC
Småland
Småland

Map
Småland
Vikimedia Komunejo:  Småland [+]
vdr

La provinco norde najbaras al Östergötland kaj Västergötland, okcidente al Halland, sude al Skåne kaj Blekinge. Oriente ĝin limigas la Balta Maro. Oriente de la smolanda marbordo troviĝas la insulo Öland.

Gravaj urboj de la provinco estas Jönköping, Kalmar, Nässjö, Oskarshamn, Värnamo, Västervik, Växjö kaj Vimmerby.

La pejzaĝo de la provinco estas "tipe skandinava": ekzistas grandaj pinarbaroj, multaj lagoj kaj vastaj marĉoj. La plej grandaj lagoj estas Bolmen kaj Åsnen.

Smolando aparte konatas pro la infanaj libroj de la autorino Astrid Lindgren. Multaj historioj lokiĝas en la regiono, kie ŝi mem kreskis. Interalie ĉi tie troviĝas la vilaĝo Lönneberga, kie loĝas Emilo de Smolando. En la urbo Vimmerby nun troviĝas libertempa parko dediĉita al la romanaj figuroj de Astrid Lindgren.

Eksteraj ligiloj redakti