Smara (ankaŭ Semara) estas urbo en norda parto de Okcidenta Saharo. Ĝi estas ĉefurbo de la provinco Es Semara. Kiel aliaj partoj de Okcidenta Saharo, ankaŭ Smara estas okupita de Maroko. En Smara vivas 40.347 loĝantoj (2004).

Situo de Semara

Smara estis fondita en 1869 kiel ripozejo por karavano inter la oazoj en suda Maroko kaj Maŭritanio.

En la urbocentro troviĝas ŝtonaj restaĵoj de fortikaĵo Zaoula Maalainin, kiun ĉirkaŭis moskeo. En la fortikaĵo vivis la tribestro Maalainin (1830 - 1910) kiu gvidis la nomadajn tribojn en batalo kontraŭ la koloniaj regantoj.

La unua eŭropano, kiu povis viziti la la urbon estis Michel Vieuchange. Li vizitis Smara en 1930. La urbo longtempe malpermesis eniron al kristanoj.