Smeralda porfirio
La Smeralda porfirio (Porphyrio madagascariensis aŭ Porphyrula madagascariensis ĉar en ambaŭ genroj oni inkudis ĝin), estas granda birdo de la familio de Raledoj kaj ordo de Gruoformaj. Oni ne konfuziĝu inter tiu specio kaj la Amerika purpura porfirio, Porphyrula martinica aŭ Porphyrio martinica, aŭ kun la Purpura porfirio (Porphyrio porphyrio), de sudaj Eŭropo, Azio kaj Afriko, kvankam kelkaj fakuloj lokigis la Smeralda porfirio (Porphyrio madagascariensis) kiel subspecio de tiu lasta menciita specio kiel Porphyrio porphyrio madagascariensis en Afriko, Latham, 1802.
Smeralda porfirio | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
P. p. poliocephalus - Thommana, Irinjalakuda, Kerala, India
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Porphyrio porphyrio Linnaeus, 1758 | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La birdoj de la tuta genro estas grandaj -kiel kokoj- raloj kiuj havas purpuron kiel ĝenerala koloro. Tio aperas en kaj nacilingvaj kaj en scienca nomoj.
Aspekto redakti
Krom la ĝenerala blupurpura plumaro, ili havas verdan dorson, longegajn ruĝajn krurojn kaj fingrojn, nekonfuzeblan ruĝan frontan ŝildon kaj ruĝan bekon. Sub levita mallonga vosto aperas blankega plumaro.