Smolenska Luterana Tombejo

La Smolenska Luterana Tombejo (germane Smolensker Friedhof) estas luterana tombejo sur la Insulo Dekabristov en Sankta Peterburgo, Rusio. Ĝi estas unu el la plej grandaj kaj antikvaj ne-ortodoksaj tombejoj en la urbo. Ĝis la komenco de la 20a jarcento ĝi estis unu el la ĉefaj enterigejoj por etnaj germanoj. Tie oni enterigis kaj katolikojn kaj luteranojn, inter kiuj multaj famuloj kiaj Leonhard Euler, Xavier de Maistre, Germain Henri Hess, José de Ribas, Moritz von Jacobi, Agustín de Betancourt, Jean-François Thomas de Thomon, Ludvig Nobel, Fyodor Litke, Georg Friedrich Parrot, Karl Nesselrode, Vladimir Lamsdorf kaj Vasili Radlov.

Smolenska Luterana Tombejo
tombejo • historia loko
Estiĝo 1747
Lando RusioRusia ImperioSovetunio vd
Situo Vasileostrovsky District
Situo
Geografia situo 59° 57′ 4″ N, 30° 15′ 15″ O (mapo)59.95111111111130.254166666667Koordinatoj: 59° 57′ 4″ N, 30° 15′ 15″ O (mapo)
Smolenska Luterana Tombejo (Sankt-Peterburgo)
Smolenska Luterana Tombejo (Sankt-Peterburgo)
DEC
Smolenska Luterana Tombejo
Smolenska Luterana Tombejo
Situo de Smolenska Luterana Tombejo
Map
Smolenska Luterana Tombejo
Retejo https://smolenskoe-spb.ru/smolenskoe-luteranskoe/
vdr

Bildaro redakti

Referencoj redakti

  • Deutsche in St. Petersburg: ein Blick auf den deutschen evangelisch-lutherischen Smolenski-Friedhof und in die europäische Kulturgeschichte, 1998, Robert Leinonen & Erika Voigt, ISBN 3-932267-04-4 (Volumo 1) kaj ISBN 3-932267-14-1 (Volumo 2)

Eksteraj ligiloj redakti

59° 57′ 00″ Nordo 30° 15′ 14″ Oriento / 59.95 °N, 30.254 °O / 59.95; 30.254 (mapo)