Smolník (distrikto Gelnica)

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Smolník

Smolník, hungare Szomolnok, germane Schmölnitz estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Gelnica.

Smolník
hungare: Szomolnok, germane: Schmöllnitz
municipo
Smolník
Oficiala nomo: Smolník
Ŝtato Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Košice
Distrikto Distrikto Gelnica
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Spiŝo
Montaro Slovaka ercmontaro
Rivero Smolník
Situo Smolník
 - alteco 567 m s. m.
 - koordinatoj 48° 43′ 50″ N 20° 44′ 20″ O / 48.73056 °N, 20.73889 °O / 48.73056; 20.73889 (mapo)
Areo 68,9749 km² (6 897,49 ha)
Loĝantaro 1 183 (31.12.2010)
Denseco 17,15 loĝ./km²
Unua skribmencio 1243
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 055 66
Telefona antaŭkodo +421-53
Aŭtokodoj GL
NUTS 543560
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Košice
Situo enkadre de Regiono Košice
Situo enkadre de Regiono Košice
Vikimedia Komunejo: Smolník
Retpaĝo: www.smolnik.sk
Portalo pri Slovakio
Municipo Smolník

Situo redakti

Smolník situas en valo de rojo, 26 km malproksime de Gelnica.

 
Tabakfabriko en Smolník

Historio redakti

Germanoj fondis setlejon por minadi en la 13-a jarcento. En la hungaraj dokumentoj ĝi aperas unuafoje en 1243. La komunumo iĝis libera minista urbo en 1327, tiutempe havanta la nomon Semelnech, baldaŭ la urbo iĝis rezidejo de minista ĉambro. En 1444 la husanoj havis tie fortikaĵon, ekde 1465 la kampoj apartenis al familio Szapolyai (sapojai). Okazis pesto en 1600. Baldaŭe la kuprominado prosperis, oni okupiĝis ankaŭ pri fandado, eĉ monerfarado. En 1910 en la urbo loĝis 2345 da loĝantoj (germanoj en majoritato, slovakoj kaj hungaroj en minoritato). Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario, al Szepes (reĝa departemento), al distrikto de Gelnica. Poste la urbo apartenis al Ĉeĥoslovakio, ekde 1993 al Slovakio. En 2001 loĝis en la vilaĝo 1299 da homoj, (1197 slovakoj).

 
Vagono kun skribaĵo - Lasta tuno de erco

Alianco de minurboj en Supra Hungarujo (unue hungare, poste slovake) redakti

Gölnicbánya Igló Jászó Rozsnyó
Rudabánya Szomolnok Telkibánya
Gelnica Spišská Nová Ves Jasov Rožňava
Rudabánya Smolník Telkibánya

Krome ankaŭ la 4 proksimaj minejoj formis aliancon (hungare, slovake):

Gölnicbánya Merény Szepesremete Szomolnok
Gelnica Nálepkovo Mníšek nad Hnilcom Smolník

Vidindaĵoj redakti

 
Municipo Smolník

Famuloj redakti

En la iama Szomolnok naskiĝis: