Snohomiŝa rivero
La Snohomiŝa rivero (angle Snohomish River) estas mallonga sed ne malgrava rivero en Vaŝingtonio, Usono. Ĝi estiĝas apud la urbo Monroe, kie Skajkomiŝa [Skykomish] kaj Snokvalmia [Snoqualmie] riveroj kunfluas. Ĝi fluas nordokcidenten distancon de 32 km, kaj fine fluas en Puĝetan Fjordon (al la golfeto "Port Gardner Bay" inter Evereto kaj Marysville.
Snohomiŝa rivero | |
---|---|
rivero | |
Bazaj informoj | |
Longeco | 32,8 km |
Fluo | |
Enfluejo | Possession Sound |
Geografio | |
Landoj | Usono |
Regionoj | Vaŝingtonio |
Ĝia ĉefa alfluanto estas Pilĉak-rivero [Pilchuck], kiu aldonas sin al la fluo ĉe la urbo Snohomiŝo. La snohomiŝa riversistemo kolektas akvon de la okcidenta flanko de la Kaskada Montaro inter Snokvalmia Montpasejo kaj punkto norde preter montpasejo Stevens, entute 4 807 km². Ĉe Monroe, laŭ la usona meteologia servo, la meza fluo (averaĝo dum jaro) estas 269 m³/s.
Bildaro redakti
-
Snohomiŝa rivero (ĉe Snohomiŝo)
-
Snohomiŝa rivero dum inundo la 6-an de novembro 2006; la ponto estas Vaŝingtonia Ŝoseo 9