Snow Crash estas la tria romano de Neal Stephenson. La unua eldono estas de 1992. La origina lingvo estas la angla, kaj la libro estas tradukita al multaj lingvoj. Ĝi estas ciberpunkopostciberpunko, specoj de sciencfikcio. Ĝi estas satirplena. Kiel multaj aliaj de la libroj de Stephenson, ĝi enhavas aludojn al historio, lingvistiko, antropologio, arkeologio, religio, komputiko, politiko, kriptografio kaj filozofio.

Snow Crash
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Neal Stephenson
Lingvoj
Lingvo Angla
Eldonado
Eldondato 1992
Trajtoj
Paĝoj 480
ISBN ISBN 0-553-08853-X
Ĝenro Sciencfikcio
Loko de rakonto Los-AnĝelesoAlasko
Honorigoj Ignotus Award for Best Foreign Novel • NPR Top 100 Science Fiction and Fantasy Books • Grand Prix de l'Imaginaire
vdr

La titolo de la romano estas prenita el la esprimo "snowcrash (neĝopaneo)", kio estis kiam la unuaj Makintoŝoj paneis kaj la ekrano nur montris "neĝon".

Enhavo redakti

Oni estas en Los Angeles kaj aliaj partoj de la amerika okcidenta marbordo, en la regiono kiun oni pli frue nomis Usono, frue en la 21a jarcento. En ĉi tiu hipoteza estonto oni plejparte estas regata de privataj firmaoj. La regiono estas partigita en sennombrajn etajn landopecojn, kiuj estas regataj aŭ de grandaj firmaosindikatoj aŭ diversaj "loĝoenklavoj". Tiu sistemo similas al anarki-kapitalismo, kiun temon Stephenson kunportas al sia sekva romano The Diamond Age. Inflaciego kaŭzis ke la dolaro malmulte valoras, kaj homoj preferas uzi valutojn kiel japanajn enojn aŭ "kongbucks" (la oficiala valuto ĉe Mr. Lee's Greater Hong Kong).

The Metaverse estas virtuala mondo kiu anstataŭis la hodiaŭan Interreton. En la Metaverso oni trovas uzantkontrolatajn avatarojn, kaj ankaŭ la demonojn de la sistemo. Oni ensalutas aŭ de sia propra komputilo, aŭ de publika komputilo. En la Metaverso oni akiras bonan reputacion per bona avataro tre kapabla, kaj per alirorajto al lokoj kiel the Black Sun, ekskluziva klubo en la Metaverso.

En la komenco de la romano, la ĉefrolulo Hiro Protagonist malkovras ke alvenis nova drogo nomata Snow crash. La drogo estas ofertata en la metaversa klubo the Black Sun. Amiko kaj kodumkolego de Hiro iĝas viktimo de la drogo. La drogo estas unika pro tio, ke ĝi havas efikon kaj interne de la virtuala mondo kaj en la vera vivo. Hiro devas uzi siajn kapablojn kaj en kodumado kaj en glavobatalado, por solvi la misteron pri Snow Crash.

Personoj redakti

Hiro Protagonist
La heroo de la romano, lerta kodumulo, la plej lerta glavobatalisto en la mondo, kaj antaŭa picoliveranto por la Mafio.
Y.T.
La nomo signifas "Yours Truly (sincere via)". Ŝi estas juna knabino kiu laboras kiel rultabula liveranto.
Juanita Marquez
Kodumulo, antaŭa koramikino de Hiro. Ŝi forlasis Hiro por iĝi koramikino de lia amiko Da5id.
Da5id Meier
Amiko de Hiro, kodumulo kiu partoprenis la evoluigon de la metaversklubo The Black Sun. Li estas la unua viktimo de la Snowcrash-viruso, kiun ni vidas en la libro.
Dr. Emanuel Lagos
Esploristo kiu malkovras la Snowcrash-viruson. Li faras the Librarian (bibliotekisto).
Uncle Enzo
Ĉefo de la amerika Mafio.
The Librarian
Artefarita bibliotekisto, kiu babilas kun Hiro por doni al li informojn pri la sumera religio, pri Snow crash, kaj pri la aliaj personoj.
Mr. Lee
Estro de Mr. Lee's Greater Hong Kong, sindikato kie Hiro estas civitano.
Mr. Ng
Estro de Ng Security Industries, kaj eltrovinto de Rat Things.
Fido
Rat Thing, kiu estis hundo, kaj nun estas kibernetika estaĵo.
L. Bob Rife
Grava viro kiu loĝas en aviadila ŝipo en la mezo de the Raft, floso de kunligitaj boatoj kie amaso da homoj loĝas.
Raven
Soldulo, kiu rajdas motorbiciklon kun atombombo, kiu aŭtomate eksplodus se li mortus.