La Soŭza lanio (Lanius souzae) estas malgranda paserina birdo kiu apartenas al plej tipa genro Lanius de la familio de Laniedoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Soŭza lanio
Soŭza lanio, plenkreska masklo
Soŭza lanio, plenkreska masklo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Laniedoj Laniidae
Genro: Lanius
Specio: 'L. souzae'
Lanius souzae
(Barboza du Bocage, 1878)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi estas troviĝanta en Angolo, Bocvano, Respubliko Kongo, Demokratia Respubliko Kongo, Gabono, Malavio, Mozambiko, Namibio, Ruando, Tanzanio kaj Zambio.

Ties natura habitato estas seka savano.

Ĝi povus formi superspecion kun la Emina lanio, L. gubernator. Oni agnoskas tri subspeciojn, kiuj estus la jenaj: souzae Bocage, 1878 - suda RKongo, sudokcidenta DRKongo kaj Angolo (eksklude okcidenton kaj sudon), burigi Chapin, 1950 - Ruando, Burundo kaj okcidenta Tanzanio, kaj tacitus Clancey, 1970 - sudorienta Angolo (Cuando Cubango) orienten al sudorienta DRKongo (Katango), Zambio, Malavio, okcidenta Mozambiko, malproksima norda Zimbabvo kaj nordorienta Namibio, probable ankaŭ en norda Namibio (Okavango) kaj norda Bocvano (rivero Ĉobe).

Ĝi estas malgranda lanio kun granda kapo, griza krono kaj malhelgrizaj ŝultroj kun hela vertikala rimarkinda strio. La flugiloj estas brunaj kun iom da strieco aŭ skvameco. La subaj partoj estas blankecaj. La beko estas mallonga, larĝa ĉebaze kaj hokoforma en pinto de supra makzelo, kiel ĉe aliaj lanioj.

Referencoj redakti