Socia antropologio

studfako de antropologio

Socia Antropologio estas la etiketo per kiu en la studtradicio brita estas difinita la branĉo de la antropologio kiu esploras la sintenon de la homaj estuloj en la sociaj grupoj.

La apartaĵoj fronte al la "kultura antropologio", de usona deveno, estas objekto de debato kaj ĝenerale estas individuigitaj en malsama teoria aliro al sama objekto de la du tradicioj. La socia antropologio estas fakte pli orientita al struktura studo de la socio, dum la kultura antropologio konsideras unuaranga la simbolan aspekton.

En la dua duono de 19-a jarcento tiaj distingoj, same kiel tiu de la etnologio de franca deveno, perdis ĉiam pli altiron. La plej granda parto de antropologoj konsideras la sociajn kaj kulturajn aspektojn kiel du samdirektajn vidpunktojn de la sama fenomenoj. Kvankam diversaj universitataj departementoj elektis la etiketon "antropologio soci-kultura" (kun aŭ sen la streketo) por superi la dikotomion, multegaj daŭrigas uzi la difinon apartenantan al la tradicio, al kiu estas ligitaj.

Fokuso kaj medioj de praktika uzo de socia antropologio redakti

Fakuloj pri socia antropologio okupiĝas, ofte per studoj sur la kampo (partoprenanta observo), pri socia organiziĝo de certa socia grupo: estas esplorataj la kutimoj, ekonomio kaj politika organizo, leĝoj kaj solvo de konfliktoj, samsangeco, deveno kaj familia strukturo, sociologio de la seksoj, eduko de la gefiloj, socialigo, religio ktp.

La socia antropologio elstudas ankaŭ la rolon de la signifoj, nome ambigueco kaj kontraŭdiroj de la sociaj rilatoj, sociaj modeloj, perforto kaj konfliktoj, kaj la subkuŝantaj logikoj de la socia konduto. La sociaj antropologoj estas spertuloj pri la interpreto de la simbolaj kondutoj, rakonteco, ritaroj ne nur kiel teksto, sed kiel komunikado ekzamenita en rilato kun la ago kaj praktiko kaj historia kunteksto en kiu ĝi disvolviĝas. La sociaj antropologoj direktas la malsamecon de la pozicioj kaj perspektivoj malkovritaj ene de ĉiu socia grupo.

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

  • Godfrey Lienhardt, Social anthropology, Oxford University Press, 1964 (Godfrey Lienhardt, Antropologia sociale]], Armando, 1976).
  • Jean-Paul Colleyn, L'anthropologie, Paris, Presse Universitaire de France, 2007 (ISBN 978-2-13-057427-9)
  • itale Antropologia Ed Etnologia en Enciclopedia delle Scienze Sociali
  • Groh, A. (2018). Research Methods in Indigenous Contexts. New York: Springer. ISBN 978-3-319-72774-5.

Aliaj projektoj redakti

Komuna Medio: [1]

Eksteraj ligiloj redakti