Social-demokrata partio Hunĉakian

La Social-demokrata partio Hunĉakian, ankaŭ konata kiel Henĉak, estas unu el la plej malnovaj armenaj politikaj partioj. Ĝi estis kunfondita en 1887 de Avetis Nazarbekjan, Mariam Vardanjan, Gevorg Gharaĝjan, Ruben Ĥan-Azat, Christopher Ohanjan, Gabriel Kafjan kaj Manuel Manueljan, grupo de studentoj en Ĝenevo, kun la celo sendependigi Armenion disde la Otomana Imperio, kaj aliĝi al la nacia armena liberiga movado. Ĝia nomo, prenata el ĵurnaltitolo signifas sonorilo en la armena.

La partio rolludis en la establado de la Armena Demokratia Respubliko. Parto de ĝiaj membroj troviĝis en la batalo de Sardarapat por defendi Erevanon de la otomana armeo.