Societas Rosicruciana

Societas Rosicruciana estas nomo de pluraj rozkrucaj grupoj, plejparte devenantaj de la Societas Rosicruciana in Anglia (fondita de Robert Wentworth LITTLE en Anglio en 1866). Malsimile al aliaj modernaj grupoj kiel AMORC, S.R.I.A. postulas ke kandidatoj por membriĝo estu kaj framasonoj kaj kristanoj.

Societas Rosicruciana
organizaĵo
vdr

S.R.I.A. fondis du "amikajn" societojn ekster Anglio: la Societas Rosicruciana in Scotia en Skotlando kaj la Societas Rosicruciana in Civitatis Foederatibus.

En 1909 George Winslow PLUMMER fondis la Societas Rosicruciana in America (kiu, malgraŭ la nomo, ne rilatas al la supre menciitaj grupoj de la S.R.I.A.-a tradicio). Ĝi ne postulas ke kandidatoj estu kristanaj framasonoj.

Vidu Ankaŭ redakti