Societo de la besarabigermanoj
Societo de la besarabigermanoj (germane Bessarabiendeutscher Verein, ruse Ассоциация бессарабских немцев) havas sidejon sian en Stutgarto, Germanujo. En ĝi kolektiĝis besarabigermanoj kiuj forlasis la patrujon en 1940 kaj ties praidoj. Celo ĝia estas la servado de la kulturo kaj de la valoroj de tiu ĉi etno kies prapatroj enmigris en Novorusion en la 19-a jarcento. Ekde januaro 2009 ĝi responsis ankaŭ por germanoj el Dobroĝo kaj Bulgarujo.
Societo de la besarabigermanoj | ||
---|---|---|
Vertriebenenverband | ||
Komenco | 2008 vd | |
Geografia situo | 48° 47′ 4″ N, 9° 12′ 24″ O (mapo)48.784439.20676Koordinatoj: 48° 47′ 4″ N, 9° 12′ 24″ O (mapo) | |
Lando(j) | Germanio vd | |
Situo | Stutgarto | |
| ||
Retejo | Oficiala retejo | |
Jura formo | registrita asocio de Germanio | |
Sidejo redakti
La societa sidejo estas en la stutgarta ejo Haus der Bessarabiendeutschen. En Hanovro funkciis filio. Estrino estas ekde 2019 Brigitte Bornemann; la estraron konsistigas 15 anoj kaj la federacia afergvidanto Hartmut Knopp. La plej granda kvanto da anoj estas en Baden-Virtembergo. En 2018 la nombro da membroj estis de ne tute 1900 personoj.
En la centro stutgarta troviĝas la muzeo Heimatmuseum der Deutschen aus Bessarabien und der Dobrudscha kaj ekde 2009 ekzistas kroma eksponejo en la frua patrujo Besarabio mem: temas pri Edwin-Kelm-muzeo en Mirnopilja (Arcis), Odesa provinco.[1] La longjara federacia estro de Landsmannschaft der Bessarabiendeutschen, Edwin Kelm estis akirinta tie meze de la 1990-aj jaroj la iaman farmbienon de la geavoj. Li restaŭrigis la bienon kreante tutan vilaĝan muzeon.
-
Erika Wiener, vica societestrino
-
Ingo Rüdiger Isert, societa estro ĝis 2011
-
Arnulf Baumann, eksa vica estro
La societo estiĝis en 2006 post kunfandiĝo de la jenaj ĝistamaj besarabigermanaj unuiĝoj Landsmannschaft der Bessarabiendeutschen, Heimatmuseum der Bessarabiendeutschen kaj Hilfskomitee der Ev.-luth. Kirche aus Bessarabien. Samtempe ekmemstaris la olduleja institucio Alexander-Stift. En septembro 2008 membroj de societoj de la germanoj el Dobroĝo kaj Bulgarujo decidis aniĝi al Societo de la besarabigermanoj.[2]
Ofertoj redakti
- tenado de la domo de la besarabigermanoj en Stutgarto kun salonegoj festan kaj eventaj
- muzeo kaj biblioteko[3] kaj bildarkivoj
- genealogia laboro
- laboroj porvirina kaj animzorga
- flegado de kulturo kaj tradicioj ankaŭ ene de idaj generacioj
- studvojaĝoj al Besarabio kaj Polujo
- subteno de la kunvilaĝanaj societoj en Germanujo
- eldono de la organo Mitteilungsblatt kun eldonkvanto de 3000 ekzempleroj (2009)
- jarlibro-eldono de Jahrbuch der Deutschen aus Bessarabien
- kontaktperado en la iaman patrujon
- starigo de memorŝtonoj kaj de tieaj muze(et)oj
En 2009 formiĝis historia komisiono por esplori science la vivon kaj agadojn de la besarabigermanoj dum la tempo de naziismo.[4]
Referencoj redakti
- ↑ kp. la cirkuleron de kristnasko 2009 de la Societo de la besarabigermanoj
- ↑ Mitteilungsblatt des Bessarabiendeutschen Vereins e. V., kajero 11, novembro 2008.
- ↑ katalogo surreta
- ↑ raporto de la komisiono - Anoj estis Arnulf Baumann, Horst Eckert, Heinz Fieß, Edwin Kelm, Werner Schäfer, Cornelia Schlarb, Ute Schmidt.