La Soester Börde estas historia reglando kaj terkultura pejzaĝo en la centro de Vestfalujo (Germanujo), inter Sauerland en la sudo kaj Monasterlando en la nordo. Superregione ĝi estas konata kiel aparte fruktodona regiono pro ega dikeco de leŭso, kiun laŭ ĝia grundokvalito en Germanujo superas nur la Magdeburger Börde.

Soester Börde inter Schwefe kaj Borgeln

La nomo „Börde“ havas dusencon: administre ĝi signifas iaman ĵuĝejan distrikton, kaj terkulture fruktodonan malaltejon.

Historie-administre Soester Börde ampleksas la iaman teritorion de la urbo Soest en la nunaj komunumoj Soest, Bad Sassendorf kaj Welver. Tiu ĉi apartenas naturregione al la leŭsaj malaltejoj ĉirkaŭ la Hellweg, kies nomdona centro ĝi estas.[1] Ene de la naturregiona subdivido la Soester Börde tamen ne prezentas tian unuecon. Male la partopejzaĝoj Soester Oberbörde kaj Unterbörde, kies unuigo en la limoj deflankiĝas de la historia Soester Börde, estas alordigataj al malsamaj superaj unuoj. La limo inter la du partopejzaĝoj pasas iomete norde de la Hellweg.

Ankaŭ historie la pli krutan Supran-Börde en la sudo kaj la pli milde onditan Malsupran-Börde en la nordo – je iomete diferenca limigo – administris malsamaj voktoj.

Literaturo redakti

La literaturo parte estas transprenita.[2]

  • Klaus Diekmann: Die Herrschaft der Stadt Soest über ihre Börde. Jura doktortezo, Monastero 1962.
  • Arnold Geck: Topographisch-historisch-statistische Beschreibung der Stadt Soest und der Soester Börde. Soest 1825. 430 paĝoj.
  • Marga Koske: Das Bördekataster von 1685. Soest 1960.
  • Marga Koske: Geschichte der eingemeindeten Soester Stadtteile. En: Soester Zeitschrift 112, 2000, p 23–78.
  • Hermann Rothert: Wie die Stadt Soest ihr Territorium, die Börde, erwarb. In: Westfälische Zeitschrift 106, 1956, pj 79–111.
  • Hans Weller: Die Selbstverwaltung im Kreis Soest 1817–1974. Ein Beitrag zur Geschichte der übergemeindlichen Selbstverwaltung. Paderborn 1987.
  • Hartmut Witzig: Die Rechtsverhältnisse der Bauern in der Soester Börde vom 14. bis zum 18. Jahrhundert. jura doktortezo, Göttingen 1967.

Referencoj redakti

  1. La termino Hellwegbörden estas kutima nur ekde la Handbuch der naturräumlichen Gliederung Deutschlands el la 1950-aj jaroj kaj pliampleksigas la terminon Börde ankaŭ sur la okcidente kaj oriente alligaj pejzaĝoj.
  2. Literaturo parte laŭ: http://www.geschichtsverein-soest.de/index.php?id=5&subid=2

Eksteraj ligiloj redakti

  • Naturraumkarten el la unuopaj folioj 1:200.000 de Bundesinstituts für Landeskunde – precipe gravas 542.12 kaj 542.22.
    • Blatt 97 – Münster
    • Blatt 110 – Arnsberg