Sofeno (armene Ծոփք, Copʿkʿ, antikve-greke Σωφηνή, Sōphēnē) estis provinco de la Armena reĝlando kaj de la Romia Imperio, situanta en la sudokcidento de la regno. Ĝi nuntempe troviĝas en sudorienta Turkio.

Mapo de la Armena Imperio de Tigrano la Granda

La regiono kie troviĝis Sofeno estis parto de Urarto en la 8-a kaj 7-a jarcentoj a.K. Post unuigado de la regiono kun lia regno en la frua 700 a.K., reĝo Argiŝto la 1-a translokigis multajn el ĝiaj loĝantoj al sia lastatempe finkonstruita urbo Erebuno (nuntempa Erevano). Ĉirkaŭ 600 a.K., Sofeno iĝis parto de la Armena reĝlando de la Orontidoj.

Laŭ la verko Aŝĥaracuyc de Anania Ŝirakaci ("Monda Atlaso," 7-a jarcento), Tsopk (Sofeno) estis la dua inter la 15 provincoj de Granda Armenio. Ĝi konsistis el 8 kantonoj (gavaroj):

  • Ĥordzjano
  • Haŝtjanko
  • Pagnatuno
  • Balahovito
  • Copko (Ŝahunjaco)
  • Andzito
  • Degiko
  • Gavreko (Goreko).

Post la kampanjoj de Aleksandro la Granda en 330 a.K. kaj la posta kolapso de la Aĥemenida dinastio, Sofeno restis parto de la lastatempe memstara regno de Granda Armenio. En la frua 200 a.K., sub la instigo de Seleŭkio, kiu provis malfortigi la armenan regnon, Sofeno, disiĝis de Granda Armenio, formante la Sofenan Reĝlandon. La regno estis administrita de branĉa familio de la orontidoj. Sofeno poste disiĝis de la reĝlando Sofeno-Kommaĝeno, formanta memstaran regnon.

Ĉirkaŭ la jaro 200 a.K., en lia provo por finfine subigi Armenion, la seleŭka reĝo Antioko la 3-a konkeris kaj Grandan Armenion kaj Sofenon, instalante la armenajn generalojn Artaksias la 1-a kaj Zariadro kiel guberniestroj respektive en ĉiu regno. Post la malvenkon de Antioko kontraŭ la romianoj dum la batalo de Magnezio en 190 a.K., kaj Zareho kaj Artaŝo deklaris sin sendependaj reĝoj. Zareho kaj liaj posteuloj administris la regnon Sofeno ĝis ĝi estis reunuigita kun Granda Armenio fare de Tigrano la Granda en la 9-a jardeko a.K.

Pompeo donis Sofenon al Tigrano, post venkado de sia patro Tigrano la Granda. Sofeno poste iĝis parto de la Romia Imperio, kaj estis transformita en provincon de la Romia Imperio. La ĉefurbo estis Amido (nuna Diyarbakır). Ĉirkaŭ la jaro 54 a.K, la provinco estis regita de Sohaemus de Emesa.

En 530, Sofeno estis inkludita en la regiono de Armenio.