Sofija ROTARU, internacie ofte latinigita Sofia ROTARU (ruse София Михайловна Евдокименко-Ротару, Sofija Miĥajlovna Evdokimenko-Rotaru, naskiĝis kiel Sofja Rotaru la 7-an de aŭgusto 1947 en Marŝinco, Ĉernivca provinco, Ukrainio (inter 1914 kaj 1944 en rumana teritorio) estas kantistino kaj kantoverkistino popmuzika kaj aktorino. En la gepatra domo oni parolis nur rumane, ŝia gepatra lingvo. Ŝi famiĝis en 1971. Ŝi estis la unua repkantistino dum la sovetunia tempo. Ŝi lernis ludi jenajn muzikinstrumentojn: la bajanon kaj la domraon. Ŝi estis la unua soveta pop-kantistino kiu kantis recitativon kaj poste ankaŭ pop-, rep- kaj ĵazmuzikon. Sofija Rotaru estis la unua kantistino kiu provis kun siaj novaj muzikformoj kaj kantomanieroj ligi okcidentajn ritmojn kun rusaj, ukrainaj kaj moldavaj melodioj. Ŝi alstrebas altnivelajn tekstojn en siaj kantoj.

София Михайловна Евдокименко-Ротару
Sofija Miĥajlovna Evdokimenko-Rotaru
Naskonomo Sofija Rotar
Alie nomata Sofia Rotaru
Naskiĝo 7-an de aŭgusto 1947 (1947-08-07) (76-jaraĝa)
en Marshyntsi
Edz(in)o Anatoliy Yevdokymenko
Deveno Jalto, Kievo - Ukrainio, Moskvo - Rusio
Ĝenroj Popmuziko, Danca muziko, Elektronika muziko, Hiphopo, Punko, Ritmenbluso
Profesio kantaŭtoro, muzikistino, muzika producento, filma producento, moda dezajnistino, dancistino, aktorino
Instrumentoj kantado, gitaro, drumo
Aktivaj jaroj 1968 – nuntempo
Eldoninto Artur-Music
(2003)
Extraphone
(2002)
Sintez Records
(1991)
Warner Music Group
(1987)
Sony BMG Music Entertainment
(1976)
Кругозор
(1975)
Мелодия
(1972)
Retejo www.rotarusofia.ru
Persona informo
Lingvoj rumanarusagermanaitalaukraina
Ŝtataneco SovetunioUkrainio
Alma mater Chernivtsi Art School
Subskribo Sofia Rotaru
Familio
Frat(in)o Aurica Rotaru
Edz(in)o Anatoliy Yevdokymenko
Infano Ruslan Yevdokymenko
Okupo
Okupo kantisto • filmaktoro • dancistodirigentoĥorestro • entreprenisto • muzikproduktistoaktoro
TTT
Retejo http://sofiarotaru.com
vdr

Ukraina civitaneco redakti

Sofija Rotaru havas la ukrainan civitanecon kaj estas honora civitanino de Krimeo kaj de Jalto, kie ŝi havas sian ĉefloĝlokon. Kantante en diversaj lingvoj ŝi kaŭzis flamajn diskutojn pri la demando al kiu kulturo Rotaru sin identigas: moldava / rumana, ukraina aŭ rusa. Sur sia retejo, ŝi identiĝas sin kun la ukraina.

Multfaceta kaj multlingva kantistino redakti

Ŝi estas multfaceta kantistino kantante baladojn, ŝtonrokon, R&B, repon, dancon kaj teknomuzikon. Ŝi havas pli ol 400 kantojn en sia repertuaro en 8 diversaj lingvoj: krom en la rumana (moldova), ukraina kaj rusa lingvoj ankaŭ en pliaj lingvoj kiel la pola, bulgara, germana, franca kaj angla lingvoj.

Vidu ankaŭ redakti

Listo de multlingvaj muzikgrupoj kaj kantistoj - multlingveco en muziko

Eksteraj ligiloj redakti

www.rotarusofia.ru

Referenco redakti

Tiu ĉi artikolo estas bazita sur la samtitolo angla kaj germana vikipediaj versioj.