Sogdio estas historia regiono de Centra Azio, kiu multajn jarcentojn estis satrapio de la Persa Imperio. La vorto devenas de la sogdoj, historia etno el la irana etnaro en Centra Azio.

Sogdio
Historia regiono
regiono [+]

LandojUzbekio, Kirgizio, Taĝikio
- koordinatoj40° 24′ 0″ N, 69° 24′ 0″ O (mapo)40.469.4Koordinatoj: 40° 24′ 0″ N, 69° 24′ 0″ O (mapo)


Sogdio (Tero)
Sogdio (Tero)
Sogdio ĉirkaŭ la jaro 300 antaŭ nia erao

Sogdio (Uzbekio)
Sogdio (Uzbekio)
DEC

Map
Sogdio
Vikimedia Komunejo:  Sogdia [+]
vdr

Antikva epoko redakti

Historiistoj disputas, ĉu Sogdio estis memstara provinco aŭ ĉu parto de la reĝlando Baktrio. Post la morto de la persa imperiestro Dario la 3-a la makedona konkeristo Aleksandro la Granda kun sia armeo en la 4-a jarcento antaŭ nia erao ekvojis al Baktrio kaj Sogdio. Nur kun multe da bonŝanco kaj ruzo li sukcesis rompi la fortan reziston kaj konkeri ilian lastan fortikaĵon, kiun defendis soldataro de la baktria reganto Oksiarto (greke latinliterigite Oxyartes). Mallonge post tio Aleksandro la Granda edziĝis al filino de Oksiarto, la baktria princino Roksana, kiu kun sia patro estis en Sogdio. Same el Sogdio estis la legenda persa armeestro Spitanemeno (Spitamenes), la plej forta kaj danĝera kontraŭanto de Aleksandro la Granda en ties militado kontraŭ la Persa Imperio.

Ekde la 4-a jarcento de nia erao en la malfrua antikva epoko en la regiono ekestis granda nombro da etaj princlandoj, kiuj kontrolis la prosperan komercon de la Silka Vojo. Kun la diversetnaj komercistoj kiujn ili renkontis dum ties vojaĝoj kaj ankaŭ la propra vojaĝado, ekestis ne nur ekonomiaj, sed ankaŭ kulturaj interŝanĝoj. En tio interalie la ujguroj konatiĝis kun la sogda religio manikeismo, fondita de la persa profeto Mani, kaj eĉ igis ĝin la ŝtata religio de la Ujgura Imperio.

Kadre de la islama ekspansio ankaŭ Sogdio kun la resto de la Sasanida Imperio konvertiĝis al islamo.

Mezepoko redakti

Ekde la 10-a jarcento de nia erao Sogdio pli kaj pli forte influiĝis pere de tjurkaj dinastioj, kaj iom post iom tjurkaj kulturaj elementoj kaj lingvoj pli kaj pli anstataŭigis la orientiranajn. La urba loĝantaro transprenis la persan lingvon. Sola restaĵo de la antikva sogda kulturo estas la jagnoboj en la nuntempa ŝtato Taĝikio, kiu ĝis nun parolas la jagnoban lingvon, variaĵon de la antikva sogda lingvo.

La alta nivelo de la sogda kulturo, kiu same enprenis okcidentajn kaj orientajn kulturajn influojn, interalie rekoneblas en la antikaj urboj Panĝakento kaj Afrasiabo. Temas pri la ĉefurboj de regionaj princlandoj, kies aparte bone konservitaj ruinoj troviĝis kadre de arkeologiaj elfosaĵoj.

Vidu ankaŭ redakti

  • Sugd - la nuntempa provinco de Taĝikio prenis sian nomon de la regno Sogdio.

Literaturo redakti

  • Guitty Azarpay: Sogdian painting. The pictorial epic in Oriental art. University of California Press, Berkeley CA 1981, ISBN 0-520-03765-0.
  • P. Daffinà: La Persia sasanide secondo le fonti cinesi. En: Rivista degli Studi Orientali 57, 1985, ISSN 0392-4866, p. 121-170.
  • F. Grenet / Zhang Guangda: The Last refuge of the Sogdian Religion. Dunhuang in the Ninth and Tenth Century. In: Bulletin of the Asia Institute nova serio 10, 1996, ISSN 0890-4464, paĝo 175-186.
  • Boris J. Stawiski: Die Völker Mittelasiens im Lichte ihrer Kunstdenkmäler. Keil, Bonn 1982, ISBN 3-921591-23-6, p. 171-192.

Eksteraj ligiloj redakti