Sojlakto (ĉine 豆漿 [dòujiāng] "soja buljono"; aŭ ĉine 豆奶 [dòunǎi] "soja lakto") aŭ soja lakto estas planta trinkaĵo nur laŭaspekte simila al bovina lakto. Ĝi estas farita per sorbigado kaj muelado de sojfaboj, poste boligitaj kaj filtritaj. La restanta miksaĵo estas emulsio de oleo, akvo kaj proteinoj.

Sojlakto
Aliaj nomoj Soja lakto • Sojtrinkaĵo
Origino Ĉinio
vdr

Devenante el Ĉinio, ĝi origine estis nur interproduktaĵo por tofuo, kaj dum la 20-a jarcento ĝi fariĝis vulgara trinkaĵo en Eŭropo kaj Nordameriko.

En Tajvano oni trinkas ĝin ankaŭ varma.[mankas fonto]

Produktantoj de bovina k.a. lakto oponas la uzon de la vorto lakto por ĉi tiu trinkaĵo kaj proponas, ke oni nomu ĝin simple sojtrinkaĵo.[1][2]

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti