Sojuz (kosmoŝipo)

Kosmoŝipo Sojuz

Kosmoŝipo Sojuz (versio TMA)
Priskribo
Funkcio: Porti kosmonaŭtojn al kaj el Saljut, Mir kaj la Internacia Kosmostacio.
Ŝipanaro: 3
Dimensioj (TMA versio)
Alto: 7,48 m
Diametro: 2,72 m
Volumeno: 7,2 m3

Sojuz estas serio de sovetaj/rusiaj homportaj kosmoŝipoj, lanĉita ekde 1967. Kosmoŝipo de tipo Sojuz kapablas transporti tri homojn.

La raketoj, kiuj portas la kosmoŝipojn, origine ne ricevis propran nomon; tial oni nun uzas la nomon "Sojuz" ankaŭ por ili.

Desegno redakti

La kosmoŝipoj de serio Sojuz (ruse Союз = "unio") trairis evoluon de pluraj generacioj, sed la baza desegno de la kosmoŝipo Sojuz ne ŝanĝiĝis ekde la 1960-aj jaroj. La veturilo konsistas el tri partoj (blokoj; foje nomataj moduloj):

  • Sfera orbita bloko
  • Malgranda aerodinamika reenira bloko
  • Cilindra serva bloko kun sunpaneloj

La unua kaj la tria blokoj ne estas reuzeblaj, kaj detruiĝas dum la reeniro. La du unuaj blokoj estas loĝeblaj, dum la tria portas la orbitajn motorojn, la propulsiajn sistemojn kaj aliajn ekipaĵojn.

Orbita Modulo redakti

La Orbita Modulo (ruse Bytovoy Otsek, BO) troviĝas en la antaŭa parto de la kosmoŝipo. Entenas la plej grandan parton de la ekipaĵoj bezonataj por la vivado de la ŝipanaro ĝis la reveno hejmen aŭ la endokiĝo kun la IKS. Ofte portas kuplo-sistemo por endokiĝi, sed ne ĉiam. La Orbita Modulo disiĝas ĝuste antaŭ la reeniro kaj detruiĝas pro la frotado kun la atmosfero.

Reenira Modulo redakti

La Reenira Modulo (ruse Spuskaemiy Apparat, SA) troviĝas en la meza parto de la kosmoŝipo kaj estas la nura modulo, kiu revenas teren, kaj pro tio ĝi havas kontraŭvarman ŝildon kaj du paraŝutojn. Ene povas vojaĝi ĝis tri kosmonaŭtoj.

Serva Modulo redakti

La Serva Modulo (Priborno-agregatniy Otsek, PAO) troviĝas en la malantaŭa parto de la kosmoŝipo kaj estas la sekcio kiu entenas la motorojn, la sistemon por kontroli la temperaturon, la komuniksistemojn kun la Tero, la telemetrian sistemon, ktp. Post malrapidigi la Reeniran Modulon ĝi disiĝas kaj detruiĝas en la atmosferon.

Kosmoŝipoj redakti

Versioj redakti

Versio: Sojuz A (1963) Sojuz 7K-OK (1967-1971) Sojuz 7K-L3 (LOK) Sojuz 7K-T (1973-1981) Sojuz 7K-TM (1975) Sojuz-T (1976-1986) Sojuz-TM (1986-2002) Sojuz-TMA (2003-.... )
Entute
Maso (kg) 5 880 6 560 9 850 6 800 6 680 6 850 7 250 7 220
Longo (m) 7,40 7,95 10,06 7,48 7,48 7,48 7,48 7,48
Maksimuma Diametro (m) 2,50 2,72 2,930 2,72 2,72 2,72 2,72 2,72
Enverguro (m) ? 9,80 ? 9,80/– 8,37 10,6 10,6 10,7
Orbita Modulo (BO)
Maso (kg) 1 000 1 100 - 1 350 1 224 1 100 1 450 1 370
Longo (m) 3,00 3,45 2,26 2,98 3,10 2,98 2,98 2,98
Diametro (m) 2,20 2,25 2,3 2,26 2,26 2,26 2,26 2,26
Volumeno (m³) 2,20 5,00 - 5,00 5,00 5,00 5,00 5,00
Reenira Modulo (SA)
Maso (kg) 2 480 2 810 2 804 2 850 2 802 3 000 2 850 2 950
Longo (m) 2,30 2,24 2,19 2,24 2,24 2,24 2,24 2,24
Diametro (m) 2,17 2,17 2,2 2,17 2,17 2,17 2,17 2,17
Volumeno (m³) 4,00 4,00 - 3,50 4,00 4,00 3,50 3,50
Serva Modulo (PAO)
Maso (kg) 2 400 2 650 - 2 700 2 654 2 750 2 950 2 900
Uzebla maso (kg) 830 500 - 500 500 700 880 880
Longo (m) 2,10 2,26 2,82 2,26 2,26 2,26 2,26 2,26
Diametro (m) 2,50 2,72 2,2 2,72 2,72 2,72 2,72 2,72

Vidu ankaŭ redakti