Sokoľ situas en la plej griza regiono

Bazaj informoj redakti

Sokoľ (sokoj), hungare Hernádszokoly (hernAdsokoj) vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Košice-ĉirkaŭaĵo. "Sokol" signifas en slovaka kaj aliaj slavaj lingvoj "falkon".

Situo redakti

Sokoľ situas laŭ dekstra bordo de Hernád, fine de sakovojo, fervojo Prešov-Košice en la alia riverobordo preteriras. Košice troviĝas 11 km-ojn.

Historio redakti

La vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1270 en formo "terra Zokola", la apuda fortikaĵo en 1311 en formo "Szakalya". La fortikaĵo en 1429 tute detruiĝis. Ĝis tiam la vilaĝo apartenis al la fortikaĵo, poste al urbo Kassa. En 1910 loĝis en Hernádszokoly 479 homoj, (471 slovakoj, 7 hungaroj kaj unusola germano). Ĝis Traktato de Trianon Hernádszokoly apartenis al Hungara reĝlando, al Sáros (reĝa departemento), al distrikto de Lemes, poste al Ĉeĥoslovakio, fine dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 loĝis en Sokoľ 806 homoj, (769 slovakoj, 4 rutenoj, 3 ĉeĥoj, unusola hungaro).

Vidindaĵo redakti

Eksteraj ligiloj redakti