Sokolce, hungare Lakszakállas estas vilaĝo en Slovakio en regiono Nitra, en distrikto Komárno.

Katolika kaj kalvinana preĝejoj de Sokolce
Vilaĝdomo de Sokolce
Monumento pri inundo en Sokolce

Situo redakti

la vilaĝo situas sur ebenaĵo, vojo. Veľký Meder troviĝas 5, Komárno 20, la ĉefurbo 70 km-ojn for. La komunumo kontaktiĝas kun Brestovec.

Historio redakti

Preĝejo funkciis en la vilaĝo en 1268. La unua mencio devenis de 1428 en formo Lak al. nom. Zakalus. La turkoj bruldetruis la vilaĝon. Poste fondiĝis apudaj diversaj vilaĝoj. Incendio okazis en 1861. En 1910 loĝis tie 782 da homoj (plejparte hungaroj). Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Komárom (reĝa departemento), al distrikto Csallóköz. La vilaĝo trovis sin en Ĉeĥoslovakio ekde 1920. Inter 1938-1945 la loko rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. En 1940 Lakszakállas kaj Túriszakállas unuiĝis. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. Dum la socialismo kolĥozo formiĝis, kiu funkcias ankaŭ nun en la 5 najbaraj vilaĝoj.

Vidindaĵoj redakti

  • iama romanika preĝejo omaĝe al Sankta Mikaelo de 1268, dum la turka erao difektiĝis, poste iĝis kalvinana preĝejo, kelkfoje trakonstruiĝis
  • katolika preĝejo omaĝe al Apoteozo de Sankta Kruco
  • baroka kastelo de Amadé, poste klasikismiĝis
  • monumento pri la granda inundo okazinta en 1965
  • subĉiela teatro de 2003

Ĝemelkomunumo redakti