Solange Fernex
Solange FERNEX (naskiĝis la 15-an de aprilo 1934 en Strasburgo, alzaca departemento Bas-Rhin, Francio, mortis la 11-an de septembro 2006 en Biederthal, Francio) estis franca pacismano kaj politikisto.
Solange Fernex | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 15-an de aprilo 1934 en Strasburgo |
Morto | 11-an de septembro 2006 (72-jaraĝa) en Biederthal |
Mortokialo | kancero |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Familio | |
Edz(in)o | Michel Fernex |
Okupo | |
Okupo | politikisto |
Vivo redakti
Ŝi gvidis la liston de Eŭropo-Ekologio dum la unuaj eŭropaj balotoj en 1979. La listo ricevis 4,39 % de la voĉdonoj, entute 888 134.
En 1983 ŝi partoprenis "faston por vivo", fastante dum 40 tagoj en Parizo por nuklea malarmiĝo.
En 1984 ŝi partoprenis la fondon de la Verduloj, franca politika partio.
En septembro 2000 ŝi ricevis la premion "Nuclear-Free Future Award" (premio por malnuklea estonto).
En 2001 ŝi fondis kun sia edzo Michel, kuracisto, kaj kelkaj amikoj la asocion "Enfants de Tchernobyl Bélarus" (infanoj de Ĉernobilo Belorusio) por helpi belorusajn infanojn infektitajn pro la katastrofo de Ĉernobilo.
Prezidanto de la franca sekcio de la internacia ligo de virinoj por paco kaj libero, ŝi anis la ĝemelkomitaton de la "Coordination française pour la Décennie" (kunordigo franca por la jardeko) de paca kaj neperforta kulturo.
Ŝi mortis pro kancero en la familia bieno, proksime de la svisa landlimo.
Bibliografio redakti
- Elisabeth Schulthess, Solange Fernex, l'insoumise. Ecologie, féminisme, non-violence, Collection Ecologie, Ed. Yves Michel, oktobro 2004. ISBN 2-913492274
- (Atestoj kolektitaj de) Solange Fernex, La vie pour la vie: jeûne pour la vie: août-septembre 83, Ed. Utovie, Collection Pour que la joie demeure, 1985.
Eksteraj ligiloj redakti
- france Solange Fernex forpasis, la Verduloj Arkivigite je 2006-11-17 per la retarkivo Wayback Machine
- Omaĝo al Solange Fernex, artikolo de René Hamm en L'Ecologiste n°20, sept-oct-nov. 2006, p. 13-14
- Omaĝo à Solange Fernex Arkivigite je 2007-03-12 per la retarkivo Wayback Machine, radioelsendo de Terre à terre
- germane Solange Fernex
- http://enfantsdetchernobylbelarus.doulecli.asso.fr[rompita ligilo] ttt-ejo de la asocio "Enfants de Tchernobyl Bélarus"