Solanum quitoenseluluo estas sudamerika kulturplanto el la familio de Solanacoj (Solanaceae). la vorto luluo estas el la keĉua lingvo. La specia adjektivo quitoense venas de Kito, nacilingve Quito, la ĉefurbo de Ekvadoro.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
luluo

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonuloj Magnoliopsida
Ordo: Solanales
Familio: Solanacoj (Solanaceae )
Genro: Solanum
Solanum quitoense
Lam.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
7 monata luluplanto
luloplanto de malsupre

Priskribo redakti

Vegetativaj plantpartoj redakti

Solanum quitoense estas rektkreska kaj neregile disbranĉanta, ligneca kaj multjara arbedo, kiu atingas altecon de 1 ĝis 3 m. La ŝoso estas dense hara. La ofte violkoloraj triĥomoj estas stelformoj kun 6 ĝis 7 pintoj. La plej longaj triĥomoj atingas 1 ĝis 4 mm. Ekzistas plantspecoj kun kaj sen pikiloj.

La simplaj folioj estas preskaŭ tiom longaj kiom larĝaj. La longeco povas varii inter 13 kaj 50 cm kaj la larĝeco inter 11 kaj 40 cm. La foliolimbo estas eliptaj ĝis ovoformaj, relative maldika kaj pelte hara. De la ĉefa nervuro disiras ĉiuflanken 5 ĝis 6 flanknervaturoj. La folibazo estas iomete korforma, la rando estas malfajna kaj havas 5 ĝis 6 triangulaj loboj, la pintoj de la loboj estas pikilpintaj aŭ mildaj. La arkoj inter la loboj estas glataj aŭ dentaj. La fino de la folio estas pinta. La folitigoj estas haraj kaj 5 ĝis 15 cm longaj. La haroj je la supra surfaco konsistas el stelformaj triĥomoj. La malsuora foliflanko estas dense kovrata de triĥomoj. La ĉefa nervuro estas violkolore hara. La folioj povas havi pikiloj.

Floraroj kaj floroj redakti

 
floro de luluo
 
maturiĝantaj fruktoj
 
luluoj en supermerkato (Florencia, Kolumbio)

La floraroj staras vidalvide de la folioj, estas 1 cm longaj kaj konsistas el 1 ĝis 24 floroj. La flortigoj estas 5 ĝis 15 mm longaj kaj ne longiĝas dum la maturiĝo de la frukto. En la plej eksteraj floroj de floraro nur la masklaj florpartoj estas fertilaj.

La kaliko ests larĝe sonorilforma kaj 14 ĝis 20 mm lanlonga. Ka jalika tubi estas 5 ĝis 8 mm longa. La larĝeco de la kaliko estas 8 ĝis 13 mm, la ovoformaj kalikaj pintoj estas 7 ĝis 13 mm longaj. Oftd ili estas blankaj kaj similas al petaoj. La ekstera flanko estas laneca. Ĉe la frukto la kaliko estas iom pligrandigiata, sed ne envolvas la frukton. La blanka, stelforma, radiosimetria korolo havas diametron de 3 ĝis 5 (malofte ĝis 7) cm kaj estas 20 ĝis 25 mm longa. La korola tubo estaas 4 ĝis 6 mm longa. La korolaj loboj estas 10 ĝi 15 × 5 ĝis 7 mm garandaj, ili estas ovoformaj – lancetaj, forstarantaj,pinbtaj kaj ekstere kovranta de stelformaj triĥomoj, je la interna flanko ili estas preskaŭ senharaj. La stamenoj nur havas mallongajn, maksimume 1 mm longajn filamentojn, la flavaj anteroj estas 7 ĝis 15 mm longaj kaj ĝis 2 ĝis 3,5 mm larĝaj. La ovario estas dense hara. La cilindroforma ne hara rekta stiluso estas ĉ. 10 mm longa kaj 0,5 ĝis 1 mm larĝa; la stigmo estas kapetforma.

Fruktoj kaj Semoj redakti

Ĉiu floraro havas inter unu kaj kvarrondajn, 3 ĝis 6,5 cm grandajn beroj, kiuj fariĝas maturiĝante oranĝaj. la fruktkarno estas verda. Komence la fruktoj estas kovratajde stelfomaj triĥomoj. la frukto perdas la harojn maturiĝinta.

En la fruktoj estas multaj flavaj au helbrunaj semoj. Ili havas grandecon de 2,5 ĝi 4 × 2,5 ĝis 4mm, ili estas lentoformajkaj larĝe ovoformaj.

Disvastigo redakti

Luluoj estas kultivataj en Ekvadoro kaj Kolumbio en alteco de 1.000 ĝis 2.400 m en la andoj. Sovaĝa formo ne estas konata.

Utiligado redakti

En Kolumbio kaj Ekvadoro la fruktoj estas uzata kun lakto aŭ akvo por fari fruktsukon. En Eŭropo luluo apenaŭ estas aĉetabla, ĉar la rapida maturiĝo malhelpas la transporton. En Eŭopo ĝi estas kultivataj kelktempe kiel ornamplanto.

Sistematiko redakti

La specio estas ano de la subgenro Leptostemonum de la genro solano (Solanum). Parencaj specioj estas:

Literaturo redakti