Soloneco (ruse Солонец) ankaŭ nigra alkala grundo estas sala grundotipo, ekzistanta de duonhumidaj ĝis duonaridaj areoj. Ĝin karakterizas granda natrioenteno en la subaj grundotavoloj (1,5-3 m), kiuj akumuliĝas tie pro subenlaviĝo el la pli supraj tavoloj.

Plantaro sur soloneco en Podersdorf

Ĝi povas estiĝi pro sinko de la grundakvo-nivelo, el solonĉako. Se stepa grundo havas natrian grundoakvon, soloneco povas estiĝi per grundosaliĝo. Se akumuliĝas gipsokalko en la supra tavolo, oni parolas pri gipsa aŭ kalka soloneco.

Tipa soloneca regiono estas la oriento de la Kaspia maro kaj ĉirkaŭ la Aralo, plie en lokoj en Kanado, Aŭstralio, Somalio, kaj Argentino. En Eŭropo, ekzistas nur malmulte da soloneco, ekz. ĉe Podersdorf, Aŭstrio aŭ en Rumanio.