Solt

Hungaria urbo

Solt ([ŝolt], germane Scholt) estas urbo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Bács-Kiskun, en Distrikto Kalocsa. Solt estis filo de Árpád.

Solt
Hungaria urbo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 6320
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 5 990  (2023) [+]
Loĝdenso 45 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 46° 48′ N, 19° 0′ O (mapo)46.80083333333319.004166666667Koordinatoj: 46° 48′ N, 19° 0′ O (mapo) [+]
Areo 133 km² (13 300 ha) [+]
Horzono Mezeŭropa tempo [+]
Solt (Hungario)
Solt (Hungario)
DEC
Solt
Solt
Situo de Solt

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Solt [+]
vdr
Urbodomo de Solt

Geografio redakti

La urbo situas sur ebenaĵo, laŭ maldekstra bordo de Danubo havanta havenon kaj ponton, (kontraŭe estas Dunaföldvár), laŭ ĉefvojoj Budapeŝto-Sombor, Dunaföldvár-Kecskemét kaj Dunaföldvár-Szabadka, laŭ fervojo Kunszentmiklós-Dunapataj. Budapeŝto troviĝas 100, Kecskemét 55 km-ojn.

 
Mondomilita monumento en Solt

Historio redakti

La komunumo estis loĝata dum la kuprepoko kaj bronzepoko. Ankaŭ la romianoj uzis la trapasejon, krome inter Dacio kaj Panonio estis ilia vojo ekster la Imperio. Antaŭ la hungaroj avaroj setlis. La unua skriba mencio devenis el 1145. Ĝi iĝis kampurbo en 1384, kiun tenis ĝis 1867, dume perdis ĝin dum la turkoj. Dum liberecbatalo de Rákóczi la loko estis milita bazo por okupi Transdanubion. La preĝejoj luterana baroka en 1715, katolika baroka en 1776, kalvinana en 1806 konstruiĝis. En 1848 taĉmento de la loĝantoj sukcese venkis malgrandan taĉmenton de aŭstroj. La fervojo en 1902, la termala banejo en 1926, la Danubo-ponto en 1930 ekfunkciis. La komunumo urbiĝis en 1997. Dum la socialismo 3 kolĥozoj formiĝis.

La urbo famas pri radiostacio, nuntempe la plej forta en Hungario.

 
Vido al kirko en Solt

Vidindaĵoj redakti

Famuloj redakti

Famaj nomportantoj redakti

Ĝemelurboj redakti

Referencoj redakti