Soltszentimre (ŝoltsentimre) estas vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Bács-Kiskun, en subregiono de Kiskőrös. La nomo signifas Solt-Sankta Emeriko de Hungario.

Iama preĝejo apud Soltszentimre

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ fervojo BudapeŝtoBeogrado, laŭ traira flankovojo. Kiskőrös 20 km-ojn, Kecskemét 50 km-ojn for troviĝas.

Historio redakti

La unua mencio devenis el 1211 en formo Zenthemreh. Dum la turka erao la regiono senhomiĝis, la loĝantoj loĝis nur en urboj, ekzemple Nagykőrös, Kecskemét, Szeged, Szabadka. Post la turkoj senfina serio de farmoj formiĝis, ĉar el la urboj la kamparanoj ne povis kulturi la teron kaj bredadi bestojn. La vilaĝoĝermo estis kastelo de Ivánka, kiu tiutempe apartenis al Akasztó. En 1882 la fervojo atingis la nunan vilaĝon. La memstara vilaĝo naskiĝis en 1919 sub nomo Pusztaszentimre, kiu ŝanĝiĝis al la hodiaŭa nomo en 1924. En 1920 la kastelo iĝis vilaĝdomo.

De vilaĝservoj funkcias kurento ekde 1951, akvo ekde 1990, gaso ekde 1992.

Vidindaĵoj redakti

  • ruinaĵo de romanika preĝejo
  • kalvinana preĝejo de 1936
  • katolika preĝejo de 1937

Komunumoj pri Szentimre (= Sankta Emeriko) en Hungara reĝlando redakti

Csíkszentimre Görgényszentimre Hegyközszentimre Marosszentimre Nyárádszentimre
Pestszentimre Radácsszentimre Soltszentimre Szentimrefalva Tiszaszentimre