En kemio solvaĵo estas likva homogena miksaĵo de unu aŭ pliaj substancoj. Ordinara ekzemplo estas solido solvanta en likvo, kiel salosukero en akvo. Ankaŭ gasojn oni povas solvigi en likvo, kiel karbona duoksido en akvo estiĝas karbonata akvo.

Solvaĵo de akvo kaj salo

La proporcio de la solvita materialo kaj la solvilo (solvanto) povas ŝanĝiĝi ĝis limo de la solvebleco. La plimulto de la solvaĵoj estas likvaj, sed ekzistas gasaj (aerosolo) kaj solidaj solvaĵoj (ekz. alojoj). Krome la solveblo dependas ne nur de la substancoj, sed ankaŭ de la temperaturoj. Do, la solveblo de gasoj en akvo kun kreskanta temperaturo malkreskas, dum la solveblo de diversaj saloj kreskas.

Akva solvaĵo estas solvaĵo en kiu la solvanto estas akvo. Oni kutime montris ĝin en kemiaj ekvacioj aldonante (aq) al la koncerna formulo. Ekzemple, oni reprezantus solvaĵon de ordinara tablosalo, aŭ natria klorido (NaCl), en akvo kiel NaCl(aq).

La solvaĵoj estas tre gravaj en la vivfunkcioj de la animaloj, organismoj; en la kemia industrio, agrikulturo kaj en multaj aliaj terenoj.

Mezuro de solvaĵo estas : molo/lmolo/kg.