Soma Szarvasi [ŝoma sarvaŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szarvasi Soma estis hungara aktoro, voĉoaktoro. Lia familia nomvarianto estis Szarvassy [sarvaŝi].

Soma Szarvasi
Persona informo
Naskonomo Szarvasi Soma
Naskiĝo 1861
en Hungario Esztergom (Hungario)
Morto la 1-an de marto 1940
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Tombo Juda tombejo sur Kozma strato
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo aktoro
vdr

Soma Szarvasi [1] naskiĝis en 1861 en Esztergom (laŭ alia informo en Hungara reĝlando en Párkány (nuntempa Štúrovo en Slovakio), li mortis la 1-an de marto 1940 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Soma Szarvasi frekventis aktorlernejon, poste li komencis sian aktoran karieron en migranta trupo de Béla Tóth en 1884. En la sekva jaro li havis rolojn en trupo de Lajos Dancz, poste en aliaj trupoj (ekzemple en 1890 de Kálmán Egri, en la sekva jaro de Antal Deréki). En mezo de la 1890-aj jaroj lia teatrestro estis Lajos Makó. Ekde 1900 li longe estis membro de Teatro Szigligeti (Nagyvárad). Baldaŭ li vivis kiel emerito en Budapeŝto, sed li kelkfoje ludis ekzemple en Gaja Teatro. Li havis edzinon.

Elektitaj teatraj roloj redakti

Elektitaj filmaj roloj redakti

  • Barlanglakók (1915) – arbaristo
  • Lengyelvér (1920) – grafo Drache
  • Zsuzsanna és a vének (1928)

Fontoj redakti