La Somalia kardelo (Carduelis johannis) estas malgranda paserina birdo, membro de la familio de Fringedoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Somalia kardelo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Fringedoj Fringillidae
Genro: Carduelis
Specio: 'C. johannis
Carduelis johannis
(Clarke, 1919)
Konserva statuso

Konserva statuso: En danĝero
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi troviĝas nur en limigita teritorio de altaj teroj de norda Somalio (centra Somalilando). Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbaroj de junipero, malferma kamparo kaj altaltitudaj arbustaroj. La specio estas minacata pro habitatoperdo de arbaroj de junipero kaj pro malordo pro konstanta politika krizo. La populacio povas esti ĉ. 250-1000 kaj malpliiĝas en malgranda teritorio de 2,400 km² (nur kvin lokoj de du areoj).

Ĝi estas 13 cm mezgranda fringedo kun helgrizaj supraj partoj kun nigraj flugiloj kaj vosto. La flugiloj havas blankajn makulojn baze de la unuarangaj flugilplumoj. Kaj estas ruĝeca suba dorso (antaŭ blanka pugo). La subaj partoj estas tutblankaj kun ruĝecaj ventraj flankoj. La kanto estas miksa kanarieca pepado, dum la alvoko sonas kvazaŭ cii ŭit, tŭiik kaj sis sis sis.

Ili manĝas ĉefe semojn de graminacoj (Salvia salvia). Ili videblas ripoze elstare kaj alte, trinkante ktp.

Referencoj redakti