La Somalia lanio (Lanius somalicus) estas malgranda paserina birdo kiu apartenas al plej tipa genro Lanius de la familio de Laniedoj. Morfologio, distribuado kaj voĉo sugestas, ke la plej proksima parenco de tiu specio estas la Grizdorsa kapuĉolanio, L. dorsalis. Ĝi estas monotipa, tio estas ĝi ne havas agnoskitajn subspeciojn.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Somalia lanio
Somalia lanio
Somalia lanio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Laniedoj Laniidae
Genro: Lanius
Specio: 'L. somalicus'
Lanius somalicus
(Hartlaub, 1859)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Distribuado redakti

Ĝi troviĝas en Korno de Afriko nome en Ĝibutio, Etiopio kaj Somalio kaj iome en sudorienta Sudano kaj nordokcidenta Kenjo (Lago Turkana). Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbustaroj.

Aspekto redakti

Tiu specio havas nigrajn bekon, kronon, nukon, flugilojn kaj longan voston kun blankaj eksteraj plumoj. En flugiloj estas blankaj flugilmakuloj, kutimaj ĉe lanioj. La dorso estas griza kun blankaj bordoj kaj blankeca pugo. La subaj partoj estas blankecaj.

La beko estas mallonga, larĝa ĉebaze kaj hokoforma en pinto de supra makzelo, kiel ĉe aliaj lanioj. Per tiu beko tiu lanio, kiel la aliaj, havas kutimon palisumi kadavraĵojn sur dornojpikdrato kaj konservi ilin por posta manĝado. Ĝi manĝas grandajn insektojn kaj malgrandajn vertebrulojn.

Referencoj redakti