Sombor, (ankaŭ germane, serbe Сомбор, hungare Zombor) estas urbo kaj samtempe municipo en Serbio, en aŭtonomio Vojvodino, en distrikto Okcidenta Baĉka. Ankoraŭ 15 vilaĝoj apartenas al la municipo.

Sombor
serbe Sombor, serbe Сомбор, hungare Zombor
urbo
urbo de Serbio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Serbio
Provinco Vojvodino
Distrikto Okdicenta Bačka
Poŝtkodo 25 000
Aŭtokodo SO
Telefonkodo (+381) 25
Retpaĝaro www.sombor.rs
Politiko
Urbestro (ekde 17.11.2009) Nemanja Delić (DS)
Demografio
Loĝantaro 60 000  (2007)
Loĝdenso 178 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 45° 47′ N, 19° 7′ O (mapo)45.7819.12Koordinatoj: 45° 47′ N, 19° 7′ O (mapo)
Alto 82 m
Areo 1 178 km² [1] (117 800 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Sombor (Vojvodino)
Sombor (Vojvodino)
DEC
Sombor
Sombor
Situo de Sombor
Sombor (Serbio)
Sombor (Serbio)
DEC
Sombor
Sombor
Situo de Sombor

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Sombor [+]
vdr
Abatejo kun preĝejo en Sombor

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

La urbo situas sur ebenaĵo, laŭ maldekstra bordo de kanalo Danubo-Tiso, laŭ ĉefvojoj kaj fervojoj Szeged-Apatin kaj Sombor-Novi Sad.

Historio redakti

La hungaraj triboj okupis la Karpatan basenon en 895, tiu regiono estis tre konvena por ili. Skribitaj fontoj mencias la komunumon unuafoje en 1360 kiel posedaĵon de familio Cobor. En la mezepoko, ĝi aperis kiel Coborszentmihály, alprenante nomon de la vilaĝa patrono. La fortikaĵo estis konstruita en 1478 per trakonstruo de la Cobor-kastelo. Ĝin kaj la komunumon posedis la turkoj inter 1541-1687; tiutempe ĝi estis centro de turka distrikto kun nomo Sombor (kia formo estis la serba nomo; unua mencio en tiu formo okazis en 1543). La turkoj sen batalo forlasis la lokon kaj poste ĝi apartenis al inspektado de la viena Korta Militkonsilio. Ĝi estis deklarita en 1717 soldaturbo; la loĝantaro – je privilegioj – daŭre soldatservis. En 1745, ĝi estis subita al hungara departementa administrado; la soldat-loĝantoj iĝis servutuloj, sed ili elaĉetis sin en 1748. Tiel Sombor iĝis libera reĝa urbo kaj rapide evoluis, iĝis departementejo de Bács-Bodrog en 1876.

En la 16-20-aj jarcentoj, la urbo iĝis ankaŭ komerca, trafika, instrua kaj kultura centro. En 1802 malfermiĝis la Granda Kanalo ĉe la urba limo, kiu helpegis la grenkomercon. La fervojo atingis Sombor-on en 1869; komence de 1800 fondiĝis la instruaj (serbaj kaj hungaraj altlernejoj, la unua serba infanĝardeno) kaj kulturaj (urba biblioteko, teatro 1882, serbaj kaj hungaraj leg-rondoj) institucioj. Meze de la 19-a jc., ĝi havis pli da loĝantoj ol BeogradoZagrebo.

En 1918 taĉmentoj de SHS (=Serba-Kroata-Slovena Reĝlando) okupis la urbon kaj kun okupitaj regionoj de Pécs kaj aliaj ili proklamis respublikon. Fine Sombor apartenis al SHS, ekde 1929 kiel Jugoslavio. En 1929 oni enkondukis novan administran sistemon kaj ĝi estis aligita al danuba banusejo kun centro de Novi Sad. Ekde tiam ĝi perdis sian unuarangan administran rolon, la instituciojn kaj ekregresis. Inter 1941-1944 la urbo rehungariĝis.

Gravaj vidindaĵoj estas la Urba Arkivo (18. jc.), du ortodoksaj kirkoj (1761, 1790); la romkatolika preĝejo omaĝe al Sankta Triunuo (1763); deparetementa urbodomo (klasikisma; 1808, finita en 1882); urbodomo (1828, entenas partojn de la iama fortikaĵo) kaj la sinagogo (1828).

Famuloj redakti

Ĝemelurboj redakti

Referencoj redakti

  1. "Municipalities of Serbia, 2006". Statistical Office of Serbia. Retrieved 2010-11-28.