Somnium (libro)

sciencfikcia romanon far Johano Keplero

Somnium (latine, "La sonĝo") estas romano verkita en la latina en 1608 fare de Johannes Kepler. Ĝi estis publikigita en 1634 fare de lia filo, post lia morto. En la rakonto, islanda knabo kaj lia sorĉistina patrino estas prezentitaj al ĉiela insulo nomata Levania (signifante la luno). Somnium priskribas kosmovojaĝon al la luno, prezentas imagan kaj detalan priskribon de la luno kaj kia aspektus la Tero de luna perspektivo.

Somnivm, seu opvs posthvmvm de astronomia lvnari
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Johano Keplero
Lingvoj
Lingvo Nov-Latino
Eldonado
Eldondato 1634
Ĝenro sciencfikcio
vdr

Ĝi estas konsiderata la unua serioza scienca eseo pri luna astronomio. Carl Sagan kaj Isaac Asimov nomis ĝin unu el la unuaj verkoj en la historio de sciencfikcio [1].

Intriga resumo redakti

La rakonto komenciĝas kiam Keplero legas pri talenta magiistino nomita Libusa. Li ekdormas dum li legas pri ŝi. Li rememoras strangan sonĝon, kiun li havis pro legado de ĉi tiu libro. La sonĝo komenciĝas kun Keplero leganta libron pri Durakotus, 14-jaraĝa knabo de Islando. Lia patrino, Fiolkshilde, vivtenas sin vendante sakojn da herboj kies ŝtofo estas ornamitaj per strangaj markoj. Lia patrino vendis Durakotus-on al laboro ĉe marŝipa kapitano por puni lin ĉar li malfermis unu sakon kaj pro tio maleblas ĝia vendo. Li vojaĝas kun la kapitano dum tempo, ĝis letero laŭsupoze atingas la manojn de Tycho Brahe sur la insulo Ven (tiutempe Danio, hodiaŭ Svedio). Ĉar Durakotus havas marmalsanon, la kapitano postlasas Durakotus sur la insulon kun Tycho.

Tycho petas al siaj studentoj instrui al Durakotus la danan, tiel ili povas konversacii. Krom la nova lingvo, li studas ankaŭ astronomion. Li estas tre entuziasma pri la nova mondo, kiun li malkovris en la steloj, kaj ĝuas la tempon, kiun ili pasigas rigardante la noktan ĉielon. Kelkaj jaroj pasas antaŭ ol Durakotus revenas hejmen al Islando.

Kiam li revenas, Durakotus malkovras, ke lia patrino daŭre estas vivanta. Ŝi ĝojas ekscii, ke li estas sana kaj klera en la astronomiaj sciencoj, ĉar ŝi ankaŭ havas sciojn pri la temo. Unun tagon Fiolkshilde rivelas al Durakotus kiel ŝi lernis la sekretojn de ĉielo. Ŝi rakontas al li pri la demonoj kiujn ŝi povas alvoki. Ĉi tiuj demonoj estas dotitaj per specialaj potencoj, kaj ili povas transpreni ŝin ien ajn sur la tero. Se la loko estas tro malproksima por ili, ili priskribas ĝin tre detale. Je ĉi tiu punkto en la rakonto ŝi alvokas sian plej ŝatatan demonon.

La demono diras al ili: "Kvindek mil mejlojn ene de la etero situas la insulo Levania", la luno de la tero. Laŭ li, estas vojo inter ambaŭ. Kiam la vojo estas malfermita, demonoj povas preni homojn tien ene de kvar horoj. La vojaĝo estas malfacila por homoj, kaj ili devas preni sedativojn por atingi tien. Ekstrema malvarmo estas alia fonto de danĝero, sed la demonoj uzas siajn potencojn por helpi trakti ĝin. Alia problemo estas la aero, kaj homoj bezonas injekti humidajn spongojn en siajn naztruojn por spiri. La vojaĝo estas farita danke al la kapablo de la demonoj puŝi homojn kun granda forto al Levania. Ĉe la punkto de Lagrange inter la Tero kaj la Luno[2], la demonoj devas komenci bremsi la flugrapidecon por certigi, ke la pasaĝeroj ne kraŝos sur la Lunon.

Post priskribado de la vojaĝo al Levania, la demono konfesas, ke demonoj fakte estas regataj de la suno. Ili loĝas en la ombro de la tero, konata kiel Volva fare de la loĝantoj de Levania. La demonoj povas reveni al Volva dum suna eklipso, alie ili restas kaŝitaj en la ombroj sur Levania.

La demono daŭre priskribas la konduton de la demonoj, poste etendas la priskribon pri Levania. Ĝi estas dividita al du hemisferoj, nomataj Privolva kaj Subvolva. Tiu kiu situas sur Privolva neniam povus spekti la Teron, kaj de rigardpunkto de Subvolva Volva aspektas kiel ĝia luno. Volva aperas en la samaj fazoj kiel la Luno aspektas por la Tero.

Kelkaj el la priskriboj de Levania fare de la demono estas science precizaj: kiaj eklipsoj aspektos de la luno, la grandeco de la planedoj ŝanĝiĝanta pro la distanco de la luno for de la tero, hipotezo pri la grandeco de la luno kaj pli. Aliaj detaloj estas fikciaj: la priskriboj de la estaĵoj enloĝantaj en Privolva kaj Subvolva, la vegetaro karakteriza por ĉiu hemisfero, kaj la ciklo de vivo kaj morto de Levania.

La sonĝo estis interrompita meze de priskribo de la estaĵoj de Privolva. Keplero vekiĝas pro ŝtormo okazanta ekstere. Tiam li ekkomprenas, ke lia kapo estas kovrita kaj ke li estas enpakita en kovriloj, ekzakte kiel la roluloj en la rakonto [3].

La procezo de eldonado de la verko redakti

Evoluo redakti

Somnium komenciĝis kiel studenta disertaĵo en kiu Keplero defendis la doktrinon de Koperniko pri la moviĝo de la tero, sugestante, ke por la rigardanto sur la luno la moviĝo de la planedoj estus klare vidita, kiel la movo de la luno por la observanto de sur la tero. Preskaŭ 20 jarojn poste, Keplero aldonis la kadran rakonton de la sonĝo, kaj jardekon poste skribis serion de artikoloj detaligantaj liajn pripensojn pri lia tumulta kariero kaj stadioj de lia intelekta evoluo. La libro estis redaktita fare de Ludwig Keplero kaj Jacob Bartsch, post la morto de Keplero en 1630.

Eldonado redakti

Estas multaj similecoj inter la reala vivresumo de la aŭtoro kaj la enhavo de la Somnium. En la rakonto, Durakotus pasigas multe da tempo laboranta kun la astronomo Tycho Brahe. En 1600, Keplero laboris ĉe Brahe antaŭ iĝi matematikisto. La patrino de Kepler, Katrina, estis arestita rilate akuzoj esti sorĉistino. Keplero luktis dum 5 jaroj por liberigi ŝin. Post ŝia morto, Keplero skribis detalajn skribaĵojn kiuj klarigis la sinsekvon de la okazaĵoj.

Scienco redakti

Levania redakti

Keplero uzas la demonon por priskribi la insulon "Levania" laŭ sciencaj manieroj. La fiksaj steloj estas en la samaj lokoj kiel videblas ĉe la nokta ĉielo de sur la Tero. La planedoj ŝajnas esti pli grandaj viditaj de Levania ol de la Tero pro la distanco inter la Luno kaj la Tero. De Levania la moviĝoj de la planedoj aspektas alie. Ekzemple, al spektanto sur Levania ŝajnas ke ĝi ne moviĝas, dum la Tero ŝajnas moviĝi same kiel la Luno moviĝas kiam oni rigardas de sur la Tero. Tio estas ekzemplo de la defendo de Keplero de la teorio de Koperniko pri ĉiutaga rotacio. Tiuj situantaj en la ekvatoro de Levania vidas la planedojn malsame ol la ceteraj alilokaj loĝantoj de Levania. Plejparte Merkuro kaj Venuso aspektas pli grandaj por ili [3].

Privolva redakti

La tago sur Privolva daŭras ĉirkaŭ dek kvar terajn tagojn, foje malpli. La nokto daŭras 15 aŭ 16 terajn tagojn. Dum la nokto, Privolva spertas fortajn kaj malvarmajn ventojn. Dumtage estas forta varmego kaj la vento kvietiĝas. Nokte la akvo estas pumpita al Subvolva. Dum la tago iom el la akvo estas pumpita reen al Privolva por protekti la loĝantojn de la intensa varmeco. La lokuloj estas priskribitaj kiel gigantoj, kaj ili kaŝas subakve por eviti la varmecon[3].

Subvolva redakti

Diurno de tago kaj nokto daŭras ĉirkaŭ tridek terajn tagojn. Tago en Subvolva stabiligas la lunan spektaklon al la tero. De Subvolva la tero aspektas kiel la Luno. La Tero agas same kiel la Luno por la Tero nokte. La estaĵoj kiuj enloĝas Subvolva estas serpentsimilaj. La surfaco estas interplektita kun demonoj kaj urboj same kiel sur la Tero. En la privolva nokto la tuta akvo estas pumpita al Subvolva por protekti ĝin, kaj nur malgranda parto de ĝia tero restas super la akvo. La subvolvuloj estas protektitaj kontraŭ la suno per permanenta nubkovraĵo kaj pluvo [3].

Listo de eldonoj redakti

  1. Johannes Kepler (1634). Somnium, seu opus posthumum De astronomia lunari. Frankfurto.
  2. Johannes Kepler (1962). La Somnium Astronomicum de Johann Keplero Tradukita de Norman Raymond Farladeau, kun Kelkaj Observaĵoj pri Diversaj Fontoj. Creighton University MA Tezo.
  3. Johannes Kepler (1967). Somnium de Kepler: La Sonĝo, Aŭ Postmorta Laboro pri Luna Astronomio. Tradukis Edward Rosen. Universitato de Wisconsin Press, represita 2003 fare de Courier Dover Publications. ISBN 978-0-486-43282-3.
  4. John Lear (1965). Kepler's Dream, kun la plena teksto kaj notoj de "Somnium, Sive Astronomia Lunaris, Joannis Kepleri", tradukita fare de Patricia Frueh Kirkwood. Berkeley: Universitato de Kalifornia Gazetaro.

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Johannes Hoppe, Johannes Kepler, Wiesbaden: Vieweg+Teubner Verlag, 1982, p. 80–84, ISBN 978-3-322-00397-3
  2. Moore, Patrick., The great astronomical revolution : 1543-1687 and the Space Age epilogue, Chichester: Albion, 1994, ISBN 1-898563-18-7
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 C. Doris Hellman, Surveyor 0. Kepler's Somnium: The Dream, or Posthumous Work on Lunar Astronomy. Johannes Kepler, Edward Rosen, Isis 58, 1967-12, p. 561–563, doi: 10.1086/350308