Son de mar estas hispana filmo de 2001 reĝisorita de Bigas Luna. Stelulis Leonor Watling, Jordi Mollà kaj Eduard Fernández, inter aliaj. La filmo estas bazita super la samnoma romano de Manuel Vicent.[1]

Son de mar
filmo
Originala titolo Son de mar
Originala lingvo hispana lingvo
Kina aperdato 2001, 26 sep. 2002
Ĝenro amafera filmo, filma dramo, erotika filmo
Kameraado José Luis Alcaine
Reĝisoro(j) Bigas Luna
Produktisto(j) Andrés Vicente Gómez
Scenaro Rafael Azcona
Loko de rakonto Hispanio
Muziko de Piano Magic
Rolantoj Jordi Mollà • Leonor Watling • Eduard Fernández • Juan Antonio Muñoz • Alejandro Tous
Produktinta firmao Lolafilms
IMDb
vdr

La filmo fariĝis en Denia, Provinco Alikanto.

Intrigo redakti

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Somerfine, Ulises (Jordi Mollà) alvenas al urbeto de la mediteranea marbordo por estis la nova instruisto de literaturo de la mezlernejo. Tie li malkovras la sensecon de Mediteraneo pere de la maro, de la odoro de la oranĝarboj kaj de la bongustegaj frititaj terpomoj preparitaj de kelnerino, Martina (Leonor Watling). Li freneze enamiĝas de ŝi, kaj same Martina sorĉita per la historioj kiujn li rakontas. Ili geedziĝas kaj havas filon, sed iam li navigas por fiŝkaptado per boateto, malaperas pro malbonaj veterkondiĉoj kaj oni supozas lin mortinta.

Iom poste, Martina edziniĝas al Alberto Sierra (Eduard Fernández), riĉa loka konstruisto. Kiam ŝi sentas sin komforta en tiu luksa vivo, Ulises reaparas, ĉar li ne kapablis forgesi ŝin. Por havigi al li duan ŝancon, Martina enfermigas sian antaŭan edzon en plej alta etaĝo de neokupata nuboskrapulo por ke neniu malkovru, ke fakte li estas vivanta. Tiukadre la paraj scenoj ardiĝas. Sed kiel en preskaŭ ĉiu pasia triopo, la destino malhelpas la feliĉon.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Referencoj redakti

  1. Manuel Vicent, Son de mar. Madrid: Alfaguara; 1999. ISBN 84-204-4190-2.

Eksteraj ligiloj redakti