La lingvo Sona estas apriora planlingvo proponita de la anglo Kenneth Searight, kaj priskribita en libro, kiu publikiĝis en 1935: Sona, neŭtrala internacia helplingvo (Sona; an auxiliary neutral language (Londono, K. Paul, Trench, Trubner & Co., Ltd., 1935, LCCN: 35016722).

La vorto "Sona" en la lingvo mem signifas "helpaĵo". (so=help'/akompano/kun; na=uzata kiel sufikso, simil-senca al E-a: "aĵo".)

En sia projekto, Searight inkluzivis multajn semantikajn kaj strukturajn elementojn el pluraj lingvoj, kiel la japana, la angla, la turka, la ĉina, la rusa, la irana kaj la araba, krom el kelkaj latinidaj lingvoj.

Fonetiko redakti

Laŭ la aŭtoro, la Sona-lingvo estas fonetike simpla, simile al polineziaj lingvoj. Sona havas 24-literan alfabeton, kiu konsistas el:

  • kvin vokaloj: a, e, i, o, u
  • unu semivokalo: y
  • sep nesonaj konsonantoj : k, x, t, f, s, c, p
  • sep sonaj konsonantoj : g, j, d, v, z, j, b
  • du nazaj konsonantoj: m, n
  • rotika (r-eca) konsonanto: r
  • laterala konsonanto: l
  • glot-frota konsonanto: h

La literoj c, x, j, h prononciĝas kiel la E-aj literoj "ĉ, ŝ, (ĵ aŭ ĝ), kaj h", respektive. Tio estas, la literoj reprezentas pli malpli la samajn sonojn kiel en la Internacia Fonetika Alfabeto. Notindas la sekvaj literoj:

  • r = rotika: rekomendiĝas r, sed iu ajn rotika sono taŭgas.
  • y = antaŭ vokaloj sonas kiel E-a "j"; individue, sonas kiel la angla "schwa".
  • i = neniam diftongiĝas (vidu la literon "y", supre.)
  • u = antaŭ vokalo, iĝas duonvokalo (kiel E-a "ŭ".)

Sona-lingvaj vortoj ne permesas konsonant-grupojn, t.e.: la strukturo de la silabo en Sona nur ebligas la sekvajn variantojn:

  • V vokalo
  • KV konsonanto + vokalo
  • KVN konsonanto + vokalo + naza konsonanto (n)

La litero "y" utiligas intruzive ene de vortoj por disigi:

  • silabon kiu finiĝas per "n" disde sekvanta vokalo, kaj
  • du "fortajn" vokalojn (a, e, o)

Ekz:

fin + uri = finyuri ; por eviti konfuzo kun fi + nu + ri

uto + aki = utoyaki ; por pli eŭfonikan prononcon.

La vortoj en Sona ne havas fiksigitan, sed prozodian akcentadon.

Gramatiko redakti

Sona estas aglutina lingvo, sed kun forta tendenco al izolanteco. La baza vortaro konsistas el 375 radikoj aŭ leksemoj unu- aŭ du-silabaj, nomitaj "ideogramoj" de Searight. Ĉiu "ideogramo" esprimas grupon de rilataj ideoj, kiu kunmetiĝas por formigi frazojn. Ekzemple:

pa = nutri, pan
ra = viro
para = patro
to = pasi, jaro, sufikso por pasinteco
re = rekte, linio, longa
no = porti, vehiklo
toreno = trajno
dan = mono, valoro
(y) = epitentika vokalo
a = loko, sufikso simila al E-a "ejo"
danya = banko

La vorto en Sona konsistas el radikaloj kunmetitaj en ordo de graveco. Tio estas: radikalo uzata kiel prefikso funkcias deskriptive:

su = akvo, likvo ; ru = movo
=>rusu = rivero (movanta akvo)
=>suru = flui, fluo (likva movo)

Sona utiligas kunmetadon por formigi la plejparton de la vortoj, surbaze de baza leksikono.

zinyasagiada = vivo + asekuri + (laborgrupo)/kompanio = vivriska asekurkompanio

[Estas interesige ke, malgraŭ esti "apriora" lingvo, en Sona, oni formas novajn vortojn ne strikte logike, sed sufiĉe libere: kiel eble plej simile aŭ "inspirate" de jam ekzistantaj aŭ pli-malpli internacie rekoneblaj vortoj (kompreneble, ĉiam utiligante nur la bazan radikaron.)

hisatori = speciala + scio + pasinta + tempo = historio
akizu = rapida + animalo = ĉevalo (inspirite de latina: equus)

Kelkajn "internaciajn" vortojn oni uzas sen ŝanĝo. Tiuj "fremdaj" vortoj oni skribas per majusklo. Foje, ekzistas Sona-lingvaj alternativoj:

Radio / renbe
Taksi / halonno]

La frazo sekvas ordo je SVO (Subjekto-Verbo-Objekto):

SUBJEKTO + VERBO + OBJEKTO
mi abu tu
'mi am(as) vi(n)'

En la frazo mem, la sintagmoj prezentiĝas laŭ descenda gravec-ordo, t.e.: Sona estas kapfraz-iniciala lingvo. Malgraŭ tio, la kalifikaj adjektivoj kaj determinantoj metendas antaŭ substantivoj.

mi ima dona tayo muro xen.
mi havas du grandajn brunkolorajn hundojn .

Pri esprimo, la lingvo Sona similas al la japana (laŭ la aŭtoro mem), kaj oni povus kalifiki ĝin kiel "minimalisma".

an kehani.
Ŝi + (demanda vorteto + nomo + pasiviga sufikso)? = Kiel ŝi nomiĝas?
an (hani) Maria.
Ŝi nomiĝas Maria.

En la lingvo Sona, oni evitas mencii ĉion kompreneblan per la kunteksto, inkluzive de la gramatikan nombron, kopulativan verbon, la subjekton mem, ktp.

  • kanmi ta.
  • kanmi (zi) ta.

(domo + mi(a) [uzata kiel sufikso, la pronomo estas posediva]) + (esti) + granda = "mia domo estas granda"

  • kena on lato(.)

(demandiga vorteto + "na" sufikso) + li + (paroli + pasinteca sufikso) = Kion li diris?

  • (tu) keli (ru).

ci/vi + (demanda vorteto + direktiga sufikso) + movi = Kien (vi/ci iras)?

Ekzemploj redakti

Notu ke la lingvo Sona ne utiligas punktigadsignojn krom komo kaj finiga punkto. La demandaj frazoj identiĝas per enhavo la demandivan partiklon "ke".

Oni povas disigi la vortojn en la skriba lingvo laŭplaĉe: ĝenerale, oni disigas la vortojn por faciligi komprenebleco.

Ĉiun vorton oni skribas nur per minusklaj literoj, krom propraj nomoj kaj "fremdlingvaj" vortoj.

  • juri. = (ĝui + tempo) = Saluton!
  • kehani tu. = Kiel vi/ci nomiĝas?
  • mi hani ~. = Mi nomiĝas / Mia nomo estas ~.
  • kesantu. = (Kia + sano + vi/ci)? = Kiel vi fartas?
  • xa, xan. = Bone, dankon!
  • mi nari to zia Paris. = Mi neniam estis en Parizo.
  • an na (sa) laba Ruso lasin. = Ŝi ne (scias)/parolas la rusan lingvon.
  • Karlos ketori. = Kiom aĝas Karlos?
  • tinyedi tori. = (tri + foje + dek) + jaro(j). = Tridek jarojn.

idaleni.

o hara, mi han da kasatu ua [hakaidaleci] vi [fuada] vosi ua nali meka aketu po same ikeni. mi uo, naui, da alete ua, po unume di hakaidaleci, tu hojio vie fa seru da udaxo jidi akeda bi tu li minyadaya, ge on to kalami usiu da vaka hanitu li un idadi, [so] tu leni ge [jidiubizamelen].

Oficiala letero.

Estimata Sinjoro, mi havas la honoron informi vin ke la [Ŝtata Sekretaro] por [Fremdaj aferoj] bedaŭras ke li estas nekompetenta por konsideri vian oferon en la sugesta senco. Mi estas, tamen, aŭtorigita diri ke, laŭ la opinio de Ŝtata Sekretario, viaj apartaj kvalitoj estos konsiderataj por pravigi la personan aplikon de vi al centra oficejo, kaj li instrukciis min prezenti vian nomon al departmento, [kune kun] vian leteron kaj [raporto de persona servo].

Bibliografio redakti

Kenneth Searight
Sona, an auxiliary neutral language
London, Kegan Paul, Trench, Trubner & Co., 1935

Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti