Sonaro

Sonaro (akronimo de la angla vortoj Sound Navigation and Ranging (en Esperanto: navigado kaj distancomezurado pere de sonaj ondoj)) estas teĥniko kiu uzas sonojn por subakve navigi aŭ por detekti aliajn objektojn. Oni distingas aktivan (mem ellasas alt-frekvencan sonon kaj kaptas eĥon, kalkulas la distancon) kaj pasivan sonaron (sensas ellasitan sonon).[1]

principo de aktiva sonaro

Dum la Unua mondmilito oni forte evoluigis la sonarojn por lokdifini la submarŝipojn. La unuan sukcesan sonaron evoluigis franca fizikisto Paul Langevin en 1915 kun rusa Konstantin Ĥilovski. Tiu sonaro kapablis lokdifini submarŝipojn je 1500m. Oni uzis pasivajn sonarojn dum la unua mondmilito.

Inter la du mondmilitoj, oni evoluigis aktivan sonaron en frekvenca larĝo inter 15 kHz kaj 40 kHz. La kontrolo de iu areo estis tre temporaba, tiel estis apenaŭ sukcesa. La radaro laboras per elektromagnetaj ondoj anstataŭ sonondoj, tiel ĝi estas pli efika.

Oni evoluigis panorama-sonaron (angle PPI – Plane Position Indication) post la dua mondmilito. Grava novigo estis en la 1970-aj jaroj la enkonduko de tren-antena sonaro (angle Towed Array Sonar, TAS), kiu estis pasiva sonaro kaj sensis eĉ tre profundajn frekvencojn ĝis sub 100 Hz. La plej nova evoluigo estas ekde 1985 ls profundfrekvenca trensonaro aŭ LFAS (Low Frequency Active Sonar) uzebla sub 2 kHz.

Aktivaj sonaroj redakti

Oni diferencigas inter profundfrekvena (50 Hz ĝis 3 kHz), mezfrekvena (3 kHz bis 15 kHz) kaj altfrekvenca aktivsonaro. La profundfrekvena sonaro sensas ĝis super 20 km.

La aktiva sonaro havas la avantaĝon difini ne nur direkton, sed ankaŭ distancon de la malamika ŝipo. Ĝi lokdifinas eĉ sensonajn ŝipojn. Ili malavantaĝo estas la minaco je marmamuloj - kiuj komunikas per ellaso de sonoj - kaj mem la malkaŝo de la propra situo.

Oni tre malofte uzas aktivajn sonarojn.

Pasivaj sonaroj redakti

La pasiva sonaro konsistas el hidrofono (subakva mikrofono) por kapti la sonojn identigi la sondirekton. Oni uzas pasivajn sonarojn ofte sur submarŝipoj, ĉar ili ne malkaŝas ties situon.

Referencoj redakti

  1. Wragg, David W.. (1973) A Dictionary of Aviation. Osprey. ISBN 9780850451634.

Vidu ankaŭ redakti