La Sonderkommando de Aŭŝvico [Zonderkomando] konsistis el judaj kaptitoj de la neniigejo, kiuj estis truditaj por antaŭprepari murdon de la deportitaj, prirabi kaj forbruligi ties kadavrojn. La kalkulo de la germana gvidantaro estis indulgi la proprajn SS-soldatojn kaj samtempe certigi, ke ne restu okulatestantoj de la amasmurdado, per murdo de la membroj de la Sommerkommando de tempo al tempo.

La memraro de la Sonderkommando variis, pintis en majo de 1944, kiam alvenis 350.000 (ĉefe hungaraj judoj). Tiam ĝi entenis 874 kaptitojn, dum fine de oktobro samjare nur 100. Oni entute kalkulas je ĉ. 2200 kaptitoj, kiuj laboris en la Sonderkommando. El ili vivis ĉe la militfino nur 110.

Taskoj redakti

Antaŭpreparo redakti

Ili ripozigis la alvenintajn kaptitojn ĉe la gaskamero kaj helpis la senvestiĝon. Ĉe la murdado, ili ne partoprenis, la venengason Zyklon B alkondukis la SS-personaro.

Prirabo redakti

Ili devis elporti la kadavrojn el la gaskamero kaj traserĉi ilin por valoraĵoj, elpreni la ordentojn. Oni derazis hararon de la virinoj.

Komence, oni entombigis la kadavrojn en grandaj elfosaĵoj, poste oni forbruligis ilin en la krematoria forno, por neniigi pruvojn pri la murdado. Tiam oni devis eĉ elfosi la entombigitajn kadavrojn. La cindro estis alŝutita en Sola, flankrivero de Weichsel.

Multaj kaptitoj ne povis elteni la laboron kaj mortigis sin aŭ freneziĝis. Unu kaptito eĉ saltis kun kadavro en la fornon.

Ribelo kaj eskapo redakti

La 7-an de oktobro 1944 okazis armila ribelo de la Sonderkommando en krematorio III/IV. Oni kontrabandis eksplodfaĵon, provis fuĝi, sed sensukcese. La nazioj murdis 451 kaptitojn.

La 18-an de januaro 1945 - antaŭ evakuado de germanoj - kelkaj membroj de la Sonderkommando sukcesis eskapi.

Travivantoj de Sonderkommando redakti

Konataj sciigoj pri la afero estas de:

Shlomo Dragon, Alter Feinsilber, Henryk Mandelbaum, Filip Müller, Dr. Miklós Nyiszli, Dow Paisikovic, Jakow Silberberg, Henryk Tauber, Chaim Wolnerman kaj Jeheszwa Wygodzki.

Taglibroj kaj skribaj sciigoj en jida lingvo fare de Salmen Gradowski, Lejb Langfuß kaj Salmen Lewenthal estis enterigitaj en la neniigejo.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti