Songea estas urbo en Tanzanio, ĉefurbo de regiono Ruvuma.

Songea
urbo
Administrado
Lando  Tanzanio
Demografio
Loĝantaro 99 961  (2002) [+]
Geografio
Geografia situo 10° 41′ S, 35° 39′ O (mapo)-10.68333333333335.65Koordinatoj: 10° 41′ S, 35° 39′ O (mapo) [+]
Horzono UTC+03:00 [+]
Songea (Tanzanio)
Songea (Tanzanio)
DEC
Songea
Songea
Situo de Songea

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Songea [+]
vdr

Laŭ la censo de 2002 ĝi havis 108 771 loĝantojn; laŭ kalkuloj el 2006 132 831. Ĝiaj koordinatoj estas 10° 40′ 59″ S 35° 38′ 59″ O / 10.68306 °S, 35.64972 °O / -10.68306; 35.64972 (mapo). Ĝia alto super marnivelo estas ĉirkaŭ 1 000 metroj.

Dum la malvarmaj monatoj de aprilo al julio estas tagaj temperaturoj inter 20 kaj 22 °C; en la cetero de la jaro la temperaturoj atingas 28 aŭ 29 °C. De novembro al majo estas pluva sezono, kiu ebligas agrokulturon.

Historio redakti

Inter 1905 kaj 1907 la urbo suferis pro la maji-maji-ribelo de indiĝenoj kontraŭ koloniestroj; la indiĝenoj kredis, ke magia akvo (svahile: maji) protektos ilin kontraŭ kugloj, transformante ilin al akvo. La estroj venkis precipe per detruado de la lokaj nutraĵfontoj. Ĉefo Songea, kies nomon portas la urbo, fine kapitulacis, sed insistis esti pendumita prefere ol ricevi pardonon.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti