La Songkok estas tradicia malajzia ĉapo en la formo de konusostumpo. Ĝi estas preskaŭ ĉiam farita el felto, lanoveluro. Ĝi vaste estas uzata speciale de muslimaj viroj en Indonezio, Malajzio, sed ankaŭ Singapuro, en la sudo de Tajlando kaj en la Filipinoj, kie ekzistas grava muslima minoritato.

Sukarno kiu surhavas Songkokon
Suharto kiu surhavas Songkokon

Ĉapoj kiuj similas al la Songkok estas portataj i. a. en Maroko.

Oni surhavas la Songkokon dum specialaj okazintaĵoj kiel nuptofestoj, entombigoj aŭ islamaj festoj. Ĝi fariĝis ĉiutaga kapvesto dum la alveno de la Islamo en la 13-a jarcento en la malajzia arkipelago. [1]

Inter aliaj la Songkok estis ofte portata de la indoneziaj prezidentoj Sukarno kaj Suharto .

Aliaj nomoj redakti

En kelkaj partoj de Indonezio ĝi nomiĝas Peci kaj en Mindanao Kopiah.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. The origin of the songkok or 'kopiah'. Arkivita el la originalo je 2008-12-05. Alirita 2011-11-01.
 
Prezidento Yudhoyono kun songkoko
 
Virina versio de la songkoko