Sonoluminesko estas tiu fenomeno, kiam likvaĵo elsendas je forta sona premo ultrakurtajn, altenergiajn eklumojn. La efekton observis unuafoje en 1934 Frenzel kaj Schultes ĉe la Universitato de Kolonjo.

Kaŭzo de la fenomeno estas la kavitacioj (etaj "vezikoj") , kiuj estiĝas ĉe ultrasona konvena forto en la likvaĵo. La estiĝantaj vezikoj kuniĝas kaj kolapsas eligante eklumon.

Ekzistas du klarigaj provoj pri la afero (rilate al kvantumkampa teorio): unuflanke oni klarigas la aferon per vakua energio, aliflanke fuzio kiel energiofonto, la t.n. vezika fuzio (angle Single Bubble Sonoluminescence). Ambaŭ klarigoj havas fortan skeptikon ĉe la fakuloj.