En fonetiko, sonoreco celas la sonriĉecon kaj relativan laŭtecon de parolsonoj. La plej malferma vokalo [a] estas la plej sonora dum la senvoĉaj plozivoj troviĝas je la malsupra fino de la skalo de sonoreco. Laŭ ilia sonoreco oni dividas la parolsonojn en sonorantojn kaj obstruentojn.

Skalo de sonoreco redakti

La ciferaj valoroj en tiu ĉi tabelo estas nur ordigaj. Ili ne reprezentas normon.

Valoro Parolsono Klaso (1) Klaso (2)
7 Vokalo malfermita Sonoranto Vokalo
6 Vokalo fermita
5 Likvido Konsonanto
4 Nazalo
3 Frikativo Obstruento
2 Afrikato
1 Plozivo

La nocion "sonoreco" (germane Schallfülle) enkondukis Eduard Sievers (1881) en sia priskribo de la strukturo de silaboj, precipe de ties fonotakso. La ideo estas, ke la sonoreco ene de silabo unue altiĝas, atingas maksimumon en la kerno de la silabo, kaj post tiu malaltiĝas. En tiu kunligo oni ankaŭ parolas pri hierarkio de sonoreco.

Problemo estas, ke en kelkaj lingvoj, ankaŭ en esperanto, ekzistas silaboj en kiuj frikativo staras je la malĝusta flanko de plozivo. Senvoĉaj frikativoj kiel [s] kaj [ʃ] estas pli laŭtaj ol senvoĉaj plozivoj kiel [p], [t] kaj [k], kaj devus laŭ la principo de Sievers nur aperi pli proksime al la silaba kerno. Laŭ tiu principo vortoj kiel /tselo/ kaj /tʃelo/ estus en ordo, sed /stelo/ kaj /ʃtelo/ estus anomaliaj, iel pli ol dusilabaj.

Vidu ankaŭ redakti