La Sonorilmuro estas mura strukturo, kiu plilongiĝas vertikale elstare super la resto de la konstruaĵo, kaj kutime finas per pinaklo. Ĝi povas disponi pri unu aŭ pliaj vakuaĵoj por loĝigi sonorilojn, formante parton de kelkaj preĝejoj, kie ĝi plenumas funkciojn de sonorilturo aŭ kampanilo, diference el tiuj ĉar ties aliro ne estas interne.

Monumenta Sonorilmuro malfruromanika de la preĝejo de Sankta Johano Baptista en Aldea de Ebro (Kantabrio, Hispanio).
Sonorilmuro baroka de la preĝejo de Santa Mario Magdaleno, Sevilo, verko de Leonardo de Figueroa.

Ĝi povas troviĝi ankaŭ en aliaj tipoj de konstruaĵoj, kiel la Sonorilmuro de la Pordego Karmen en la murego de Avilo, aŭ en civilaj konstruaĵoj, blazonata alegorie.

Jam en la romaniko estis uzataj en Eŭropo tiuj strukturoj, sed oni preferis ĝenerale konstruelementojn pli kompleksajn.[1]

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti