Sonorilturo

Sonorilturo estas sendependa konstruaĵo aŭ parto de konstruaĵo, kiel ekzemple preĝejo, en kiu pendas sonoriloj. Foje horloĝoj estas integritaj al la turo (ekzemple, la sonorilturo de la katedralo de Teruelo).

Sonorilturo ĉe la Universitato de Twente, Nederlando
Ligna sonorilturo en distrikto Sanok, Pollando (konstruita en 1817)
Moderna sonorilturo, Vinico, Ukrainio (konstruita en 1996)

Preskaŭ ĉiu preĝejturo estas sonorilturo, sed ekzistas ankaŭ nereligiaj sonorilturoj, kiel ekzemple la berlina sonorilturo de la olimpika stadiono. Gravan funkcion havas sonorilturo kiel memoriga konstruaĵo, kiel tiu de la iama koncentrejo Buchenwald.

Konstruante sonorilturon oni devas ĉiam atenti, ke la pezegaj, ofte tre alte pendigitaj sonoriloj multe ŝarĝas la turkonstruaĵon. Foje pluraj sonoriloj estas instalataj kiel sonorilaro, kvazaŭ muzikilo; tion oni nomas kariljono. Ekzemplo estas la ruĝa turo sur la bazarejo en Halle, Germanio.

Vidu ankaŭ redakti