Vilaĝo Sopřeč situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Pardubice, en ebenaĵo de la rivero Elbo, 8 km norde de la urbo Přelouč, 11 km okcidente de la urbo Lázně Bohdaneč. Vivas ĉi tie 285 loĝantoj (2023).

Sopřeč
municipo en Ĉeĥio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Statuso Vilaĝo
Lando Ĉeĥio
Regiono Pardubice
Distrikto Pardubice
Fondita 1073 (la unua skriba mencio)
Poŝtkodo 533 16
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 285  (2023) [+]
Loĝdenso 43 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 50° 6′ N, 15° 33′ O (mapo)50.09365338408115.556785059525Koordinatoj: 50° 6′ N, 15° 33′ O (mapo) [+]
Alto 223 m [+]
Areo 6,552414 km² (65 5.2 414 ha) [+]
Sopřeč (Ĉeĥio)
Sopřeč (Ĉeĥio)
DEC
Sopřeč
Sopřeč
Situo de Sopřeč

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Sopřeč [+]
vdr

Historio redakti

Kiam Sopřeč estis fondita ne estas konate. En historiaj dokumentoj la vilaĝo estas unuafoje menciita jam en la jaro 1086, kiam reĝo Vratislav donacis ĝin al la monaĥejo de Opatovice. Post detruo de la monaĥejo posedis la vilaĝon Diviš Bořek el Miletínek, Georgo el Poděbrady, liaj filoj, en la 16-a jarcento sinjoroj de Pernštejn kaj poste la Reĝa kamero. Ankaŭ vilaĝo Sopřeč ege suferis dum la tridekjara milito. En la jaro 1651 en Sopřeč kaj Žáravice vivis entute nur 18 familiojn. Ĉar la vilaĝoj situas en regiono abunda je rikoltoj, la superularo povis baldaŭ trovi novajn loĝantojn. Releviĝado de la ĉeĥa nacio manifestiĝis ankaŭ en malgrandaj vilaĝoj. Same kiel en ceteraj vilaĝoj ekestis en Sopřeč libervola fajrobrigada societo (en la jaro 1879), amatora teatra grupo (1890), ŝpara kaj pruntedona asocio (1908). Al diversaj batalkampoj de la unua mondmilito foriris el Sopřeč soldatoj rezervistoj la 26-an de julio 1914. Pereis tie 13 da ili.

Vidindaĵoj redakti

Naturo redakti

Proksime al la vilaĝo estas fiŝlago Sopřečský. Ĉe ĝi estas nestejo de pluraj specioj da raraj akvobirdoj.

Bibliografio redakti

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.

Eksteraj ligiloj redakti