Sopronnémeti
Sopronnémeti [ŝopronEmeti] estas malgranda vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Győr-Moson-Sopron, en Distrikto Csorna. La loknomo estas hungare: Sopron-germana.
Bazaj informoj redakti
- Poŝtkodo: 9325
- Telefonkodo: 96
- Areo: 7 km²
- Loĝantaro: 280
- Koordinatoj: 47°32′13″N 17°12'20″E
Situo redakti
Sopronnémeti situas laŭ flankovojo kaj laŭ fervojo Szombathely-Győr. Csorna troviĝas je 10 km-oj.
Historio redakti
La unua mencio devenis el 1318 laŭ tiama hungara ortografio "Nemithy". Vilaĝservoj estas vendejo, kuracejo, migra poŝto.
Vidindaĵoj redakti
Vidindaĵoj estas baroka romkatolika preĝejo omaĝe al Sankta Andreo kun 26 m-ojn alta turo, moderna luterana preĝejo el 1997 kaj kastelo de Sághy (ŝAgi).
Famuloj redakti
En la iama Németi naskiĝis kemiisto Zsigmond Zalka.
Ĝemelkomunumoj redakti
- Szécsisziget, Hungario
- Őrimagyarósd, Hungario
- Szövérd, Rumanio