suprasoraba lingvomalsuprasoraba lingvosoraba lingvokatolikismoprotestantismo

La soraboj (germane: Sorben) estas malgranda okcidentslava popolo, ŝtate agnoskita etna minoritato, kiu vivas en orienta Germanio, en Luzacio.

Soraboj
La flago de la Soraboj
etno
okcidentaj slavoj
Suma populacio
60000
Ŝtatoj kun signifa populacio
Germanio Germanio 60 000
Ĉeĥio Ĉeĥio 2 000
Lingvo(j)
Sorabaj lingvoj (suprasoraba kaj malsuprasoraba), germana
Religio
Katolika Eklezio, Luteranismo
Parencoj
Poloj, ĉeĥoj, silezoj
vdr
Luzacio, la regiono de la soraboj

Laŭ taksoj de sorabaj institucioj (Domowina, Soraba instituto) nuntempe ekzistas inter 20.000 kaj 30.000 aktivaj parolantoj de la soraba, de kiu tamen ekzistas du variaĵoj, la suprasoraba, parolata en la regiono de Bautzen (sorabe Budyšin) kaj la malsuprasoraba, parolata ĉirkaŭ Cottbus (Chośebuz).

Situacio nuna redakti

Bautzen kaj Cottbus estas la kulturaj centroj de la soraboj. Ekzistas sorabaj infanĝardenoj kaj sorabaj lernejoj, inter ili du gimnazioj.

La germanaj federaciaj landoj Saksio kaj Brandenburgio oficiale subtenas la aktivaĵojn por vivteno de la soraba kulturo.

Ekzistas sorablingva literaturo (propra eldonejo "Domowina-Verlag"), gazetoj kaj radioelsendoj.

En 1912 estiĝis la tegmenta organizaĵo "Domowina", en kiu membras la plej multaj sorabaj societoj.

Ĉe la universitato Leipzig ekzistas instituto pri sorabistiko, kies estro de 2003 estas Eduard Werner esperantisto, kiel ankaŭ lia antaŭulo Ronald Lötzsch en tiu funkcio de 1993 ĝis 1995[2]. Kaj en Bautzen kaj en Cottbus ekzistas interesaj muzeoj.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti