La sorbita dozo estas fizika grando, kiu priskribas la jonigan radiadon ricevitan de vivaj materialoj. En formuloj, ĝi estas komune esprimata per litero D (Dozo), dum en la Internacia Sistemo de Unuoj, la mezurunuo estas la grajo (simbolo Gy).

Pri malalta radiado (<0,1 Gy), la efiko sur la biologiaj histoj estas tamen malbone priskribita per sorbita dozo, ĉar ĝi dependas kaj de la relativa biologia efikeco de la konsiderata radiado (alfa, beta, gama aŭ alia radiado), kaj de la relativa senteblo de la radiita ĉelaro. Tial la ekvivalenta dozo permesas konsideri tiajn faktorojn.

Pri alta radiado (> 1 Gy), la sorbita dozo estas utiligita, ĉar malsamaj radioj havas tiam kompareblajn efikecojn.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti