Sos del Rey Católico

Sos del Rey Católico (en aragona Sos d'o Rei Catolico) (Sos de la Katolika Reĝo) estas la plej norda municipo de la komarko de Cinco Villas, situa nordokcidente de la provinco de Zaragozo, regiono de Aragono, (Hispanio). La municipo estas komponita de kvin setlejoj nome Sos del Rey Católico, Barués, Campo Real, Mamillas kaj Sofuentes. El Real estis mezepoka vilaĝo, kiu situis proksime de la nuna vilaĝo Campo Real, kiu apartenas al municipo Sos del Rey Católico. Vico kaj Ceñito estas jam neloĝataj lokoj en la municipo Sos del Rey Católico.

Sos del Rey Católico
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50680
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 583  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 30′ N, 1° 13′ U (mapo)42.4973468-1.215681Koordinatoj: 42° 30′ N, 1° 13′ U (mapo) [+]
Alto 652 m [+]
Areo 216,624807 km² (2 166 2.4 807 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Sos del Rey Católico (Provinco Zaragozo)
Sos del Rey Católico (Provinco Zaragozo)
DEC
Sos del Rey Católico
Sos del Rey Católico
Situo de Sos del Rey Católico

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Sos del Rey Católico [+]
vdr
Stratangulo de Sos del Rey Católico

Historio redakti

Dum la Mezepoko pro ties situo sur altaĵo ĝi estis fortikaĵo grava por la Reconquista kaj poste pro ties situo en la landlimo kun araboj.

En 1044 estis aneksiigita de Ramiro la 1-a al la Regno de Aragono.

En 1452, dum la Milito de Navaro la reĝino Isabel la 1-a de Kastilio translokiĝis al la tiame nomita nur "Sos", kie ŝi naskis la infanton Fernando, kiu poste iĝos Fernando la Katolika. Tiu nasko aldonis la finaĵon de "del Rey Católico" al la nomo de la vilaĝo.[1]

En 1711 ĝi estis nomumita ĉefurbo de la komarko Cinco Villas.

La historia vilaĝo estas bone konservita kaj deklarita Historia kaj Arta Setleĵo el 1968. La bonega konservado de la domaro kaj strataro interesigas la promenadon kaj vizitadon de ĉefe la muregojn, preĝejojn, Placon kaj Palacon de Sada, kie naskiĝis la estonta reĝo Fernando la Katolika en 1452.

Vidindaĵoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti