Sosnová (distrikto Česká Lípa)

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Sosnová

Sosnová estas municipo de Ĉeĥio situanta en distrikto Česká Lípa. En 2023 ĉi tie vivis 695 loĝantoj.

Sosnová
germane Künast
municipo
Municipa ofico en Sosnová
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Sosnová
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Liberec
Distrikto Distrikto Česká Lípa
Administra municipo Česká Lípa
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Montaro Zakupa montetaro
Naturmemorindaĵo Naturmemorindaĵo Peklo
Situo Sosnová
 - alteco 254 m s. m.
 - koordinatoj 50° 39′ 18″ N 14° 31′ 57″ O / 50.65500 °N, 14.53250 °O / 50.65500; 14.53250 (mapo)
Katastro 5,66 km² (566 ha) Sosnová u České Lípy
Loĝantaro 695 (2023)
Denseco 122,79 loĝ./km²
Unua skribmencio 1554
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 470 01
NUTS 3 CZ051
NUTS 4 CZ0511
NUTS 5 CZ0511 562076
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Sosnová (Česká Lípa District)
Retpaĝo: www.sosnova.org
Portalo pri Ĉeĥio

Historio redakti

Ĝis la 16-a jarcento estas la historio de Sosnová tre nebula, sed oni supozas, ke laŭ registroj la vilaĝo estiĝis en la jaro 1554. La plej malnovajn skribinformojn pri Sosnová eblas trovi en malnova urba libro de urbo Česká Lípa, registrata ekde la jaro 1524 ĝis 1564, ankoraŭ kun ties devena germana nomo. Fine de la 18-a jarcento Sosnová iom post iom fariĝas antaŭurba vilaĝo de Česká Lípa.

En 1915 estis sur herbejo ĉe Sosnová establita armea ekzercejo. Pro munkena interkonsento okazis anekso de limregionoj de Ĉeĥio kaj Sosnová troviĝis ekde de oktobro de 1938 en germanaj Sudetoj, alkorpigita al Tria regno. Plimulto de ĉeĥoj devis forlasi la vilaĝon. Fine de la dua mondmilito Sosnová estis markita per tragika evento. Dum la unuaj majaj tagoj de 1945 , antaŭ forveturo de transporto de judaj malliberuloj, estis en vagono de trajno elĵetitaj 17 kadavroj de tiuj, kiuj ne supervivis suferojn. Urba oficejo lasis forveturigi kaj sepulti iliajn korpojn en arbaro ĉe Sosnová, kie estas lokigita memortabulo. En novembro de 1945 Sosnová estis komplete ĝisloĝigita de ĉeĥoj.

Ekde 1990 la vilaĝo estas memstara.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869312
1880297
1890280
1900320
1910383
1921466
JaroLoĝantoj
1930427
1950321
1961380
1970385
1980482
1991611
JaroLoĝantoj
2001693
2014714
2016697
2017712
2018710
2019710
JaroLoĝantoj
2020706
2021677
2022687
2023695

Pluaj fotoj redakti